|
Article on other languages:
|
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1905 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Esperantujo
- 21-a de januaro: Zamenhof skribas faman biografileteron al C. Michaŭ
- Aŭgusto : Francio, Bulonjo-ĉe-Maro : Okazas la unua Universala Kongreso de Esperanto. (vd. 2005).
- "Reĝino" Rosa Junck deklarita de Zamenhof modelo de Esperanto-prononco.
- Elekto de unua Lingva Komitato;
- Akcepto de Deklaro pri Esperantismo;
- Revuo Esperanto fondita de Paul Berthelot;
- Fondita Seattle Philatelic Esperanto Society unua Esperanto-Klubo en Ŝtato Vaŝingtonio.
- Fonditaj Esperanto-Societoj en Romo, Stutgarto, Novjorko, Kanariaj Insuloj, Zuriko kaj Ipswich.
- Fondita Anarkiista Esperanto-klubo (la unua pure laborista Esperanto-Klubo en la mondo).
- Fondita Esperantista Centra Oficejo
- Paul Boulet publikigis Méthode pour apprendre seul l' Espéranto.
- Ivan H. Krestanov, August Omlor, George Cox, TIHANYI József, Giacomo Bianchini, Otto Jespersen, William Phillimore, Frederic Pujulà i Vallès, Montagu Christie Butler kaj Ludoviko Glodeau eklernis Esperanton.
- Esperanta Skarabaro unua esperanta revuo en Kostariko.
- Esperantigita unua ĉeĥa libro: "Majstro Jan Hus" de Josef F. Khun.
- Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto fariĝis dua parto de Fundamento kaj iĝis "netuŝebla".
- Brazila Revuo "O Cinzel" publikigis anedoktojn en Esperanto.
- Fondita unua Esperanto-Grupo en Usono en Bostono.
- Kongreso por Internacia Ekonomio en Mons esprimis la deziron, ke Esperanto estu instruata en lernejoj.
- Komerca ĉambro de Londono deklaris sin favora al Esperanto.
Mondo
Naskiĝoj
- Hans Joachim Plehn, germana esperantisto (m. nekonata)
- Vuk Echtner, ĉeĥia esperantisto (m. 1994)
- Faik Baĥteev, tatara esperantisto (m. nekonata)
- Henri Lurie, franca-usona esperantisto (m. 1994)
- Hugo Röllinger, germana esperantisto (m. 2001)
- 26-a de januaro: Bernhard Minetti, germana aktoro (m. 1998)
- 6-a de februaro: Jan Werich, ĉeĥa aktoro (m. 1980)
- 6-a de februaro: Irmgard Keun, germana verkistino (m. 1982)
- 9-a de februaro: Henrik Seppik, estona esperantisto (m. 1990)
- 19-a de marto: Albert Speer, germana arkitekto kaj nazia oficisto (m. 1981)
- 23-a de marto: Lale Andersen, germana aktorino kaj kantistino (m. 1972)
- 29-a de marto: Jenő Rejtő, hungara verkisto (m. 1943)
- 8-a de aprilo: Hans Scherfig, dana aŭtoro kaj artisto (m. 1979)
- 16-a de majo: Henry Fonda, usona aktoro (m. 1982)
- 14-a de junio: Jenny Jugo, aŭstra aktorino (m. 2001)
- 21-a de junio: Jean-Paul Sartre, franca verkisto (m. 1980)
- 18-a de julio: László Halka, hungara esperantisto (m. nekonata)
- 28-a de julio: Vladimír Leraus, ĉeĥa aktoro kaj esperantisto (m. 1991)
- 5-a de septembro: Arthur Koestler, hungar- kaj juddevena brita verkisto verkisto (m. 1983)
- 18-a de septembro: Greta Garbo, sveda aktorino (m. 1990)
- 28-a de septembro: Max Schmeling, germana boksisto (m. 2005)
- 23-a de oktobro: Felix Bloch, nobelpremiita fizikisto (m. 1983)
- 9-a de novembro: Erika Mann, germana verkistino, ĵurnalistino kaj aktorino (m. 1969)
- 17-a de decembro: Érico Veríssimo, brazila verkisto (m. 1975)
Mortoj
|