Areo: maksimume 0,2 km2 - Dum fluso, la atolo estas preskaŭ tute mergita de la maro.
Loĝantaro: sen konstantaj loĝantoj.
Ĝi havas Ekskluzivan Ekonomian Regionon (mara regiono, super kiu regno havas rajtojn pri la esplorado kaj uzado de maraj valoraĵoj) de 123.700 km2. La insulo ne havas vegetaĵaron, tamen ĝi estas konsiderata kiel naturorezervejo.
Bassas da India estis unue notita de portugalaj esplorantoj dum la frua 16-a jarcento, kaj iĝis franca posedaĵo en 1897.