Baterio

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Artileria baterio estas artileria grupo, konsistanta el kelke da kanonoj, la koncernaj veturiloj kaj la soldatoj ilin servantaj.


Elektra baterio (ankaŭ akumulatoro okaze de por aŭtomobiloj, industria uzo) estas grupo de galvanaj piloj. La nocio hodiaŭ ankaŭ signifas la unuopajn pilojn.

Enhavo

Bazprincipoj de uzo

La eletrodaj materialoj determinas la elektran tension de la pilo laŭ la elira grandeco. Pli grandan tension oni akiars per seria konekto de pluraj elementoj.

La kapacito de baterio estas aldonita kiel teorie elgajnebla elektra ŝargo en amperhoroj. La praktike atingebla kapacito dependas de la fakta grandeco de la malŝarga kurento kaj temperaturo de la baterio.

La kapacito (energiokvanto) ĉe fiksa tensio atingeblas per pli grandaj piloj. Paralela konekto por kapacita grandigo povas kaŭzi la baldaŭan malŝargiĝon de la piloj, ĉar la unuopaj ĉeloj (piloj) diferenciĝas en interna rezisto kaj formas inter si propran kurantan cirklon.

La daŭreco, uztempo de baterioj estas aldonita per nombro de ŝargaj-/malŝargaj cikloj, ĝis akumulatoro ankoraŭ havas difinitan ŝargokapaciton. La normoj de DIN 43539 parto 5 kaj IEC 896 parto 2 komunikas por tio diversajn procesojn kaj antaŭskribojn.

En multaj (riĉaj) landoj oni organizite kolektas la danĝeran rubon de la foruzitaj baterioj. En mulatj landoj oni jam malpermesis vendon de hidrargo-enhavaj (super 2 %) baterioj, piloj. (legu recikligo)

tipoj

uztereno

primaraj piloj

Primaraj piloj en grando de AA nomatas galvanaj piloj, kiuj post la malŝargo ne estas denove ŝargeblaj. Oni nomas ilin laŭ la uzita materialo:

sekundaraj piloj

Sekundaraj piloj aŭ akumulatoro estas tiuj galvanaj piloj, kiuj estas reŝargeblaj post malŝargo.

grando

Aparatobaterioj devas esti kompakta, malpeza, mekanike rezista. Ili estas axceteblaj kiel zink-karbona aŭ alkali-mangana baterio. La nomumo sekvas la normojn de IEC kaj ANSI:

IEC, malgranda povumo (C) IEC, granda povumo (KOH) ANSI Nomumo Grando Volto
E96 LR 61 AAAA Mini Ø 8,3 mm, h 42,5 mm 1,5 V
R03/UM-4 LR 03/AM-4 AAA Mikro Ø 11 mm, h 45 mm 1,5 V
R6/UM-3 LR 6/AM-3 AA Mignon Ø 15 mm, h 51 mm 1,5 V
R14/UM-2 LR 14/AM-2 C Baby (bebi) Ø 27 mm, h 50 mm 1,5 V
R20/UM-1 LR 20/AM-1 D Mono Ø 35 mm, h 62 mm 1,5 V
UM-5 AM 5/LR-1 N Lady (ledi) Ø 12 mm, h 30 mm 1,5 V
1203 LR 12/Plata J Flat Pack aŭ platbaterio l 67 mm, b 62 mm, h 22 mm 4,5 V (3 piloj)
F22/E-Block E-Block/AM-6 1604D E-bloka aŭ 9-V-bloka l 48,5 mm, b 26,2 mm, h 17 mm 9 V (6 piloj)

Krom tiuj "normaj tipoj" ekzistas kompreneble multaj diversaj tipoj por fotiloj kaj aliaj aparatoj.

Literaturo, germane

  • Lucien F. Trueb, Paul Rüetschi: Batterien und Akkumulatoren - Mobile Energiequellen für heute und morgen. Springer, Berlin 1998 ISBN 3-540-62997-1
  • David Linden, Thomas B. Reddy (Hrsg.): Handbook of Batteries. 3. Auflage. McGraw-Hill, New York 2002 ISBN 0-071-35978-8
  • Wiebke Dirks, Hendrik Vennemann: Lithium-Batterien. CHEMKON 12(1), S. 7 - 14 (2005), ISSN 0944-5846

rete, germane


Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Eksteraj ligiloj

  http://www.dfj.com/cgi-bin/artman/publish/article_141.shtml
  http://www.duracell.com/care_disposal/care.asp

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net