|
Article on other languages:
|
Dento estas malmola organo en la buŝa kavo ĉefe ĉe mamuloj, reptilioj. Dento servas por kapti, disigi, maĉi la nutraĵon.
MaldetaleDento havas tri ĉefajn partojn:
La dentokavon plenigas pulpo (konektiva histo, riĉa je nervoj) Dento konsistas ĉefe el dentino. Escepte de la mamuloj, ĉe la aliaj dentohavaj vertebruloj sekvas unu dento la alian. Iliaj dentoj estas samformaj, unuecaj homodentoj. Ĉe mamuloj kaj la krokodiloj la dentoj sidas en la denta alveolo (kavo), ĉe fiŝoj, amfibioj, plimulto de rampuloj la dento krekas per konektiva histo sur la suba osto.
La generacioŝanĝo de la homaj dentoj okazas en la aĝo de 6-7-a jaro. La dentaro formiĝis, kutimiĝis dum la filogenio al la nutrometodo, karakterizas la familiojn, kelkfoje eĉ la speciojn. La dentaro de la bestoj kun diversformaj (heterodentaj) dentoj konsistas el kvar tipojn:
Dentomalsanoj
Evoluo de la dentoKomence aperas la t.n. kornodentoj (el kornaĵo) ekz ĉe la senmakzelaj rondbuŝuloj (Cyclostomata). Tiuj ne estas veraj dentoj, sed modifoj de la haŭto. Alia dento-antaŭaĵo estas la t.n. kornolamenoj de kelkaj akvaj mamuloj (vidu ankaŭ barto). Evoluo de veraj dentojLa vera dento evoluas el la dermo de la antaŭintesto. La unua dentformo estis verŝajne la dentkiraso kun etaj dentoj de la devonepokaj kartilagaj fiŝoj (Placodermi). La nuna kartilaga fiŝo ekz. ŝarko havas samformajn, triangulajn dentojn, en pluraj vicoj (homodentoj). Tiuj ĉi dentoj radikiĝas en le dermo kaj ne en la makzelo. La unuopajn dentojn ŝanĝas daŭre novaj dentoj, tiel samtempe ekzistas diversaĝaj dentoj. Makzelaj homodentoj troviĝas ĉe duonostaj fiŝoj (Ganoidei) kaj ostofiŝoj (Teleostei). La makzelaj dentoj sidas en unu vico, sed aperas ankaŭ nemakzelaj dentoj de la buŝkavo (legu ĉe faringo) sur diversaj ostoj. La konusa dento de kvarpieduloj pruvas - inter alie - ilian devenon de la kvastonaĝilaj fiŝoj (Crossopterygii). La emajlo havas jam malglatan surfacon, kun longecaj sulkoj kaj la emajlo neregula penetras la dentan dentinmaterialon. Oni nomas tion ankaŭ labirinta dento pro ties interno, kversekco. La fosiliaj amfibioj havis tiajn dentojn. La vostaj amfibioj havas pintajn makzelajn kaj aliajn buŝkavajn dentojn, kiuj helpas nur kapton de la predo. La dentaro de senvostaj amfibioj reduktiĝis dum la evoluo, kelkfoje eĉ tute malaperis. La praaj reptilioj havis komence nur konusajn homodentojn, dum la evoluo aperis heterodentismo. Tiuj dentoj servis jam ankaŭ por iometa maĉado. Ĉe kelkaj reptilioj (vipuredoj, kolubredoj) aperis specifa dento la venendento sur la supra makzelo aŭ palatalo. La birdoj estas sendentaj, aperis la beko anstataŭ ĝi. Sur fosilioj, oni povas vidi kelkfoje eĉ reptiliosimilajn. Jam la primitivaj mamuloj havas heterodentojn kaj diferenciĝon laŭ formo kaj funkcio. Tiuj dentoj konvenas ne nur kaptado de la nutraĵo, sed por ties erigo, maĉado. La daxura dentoŝanĝo malaperas, elformiĝas dugeneracia dentaro (unu dentoŝanĝo dum la vivo). Grupigo de veraj dentoj laŭ ligo inter dento kaj makzelo
Vidu ankaŭProverboEkzistas pluraj proverboj pri dento en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
Referencoj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net