|
Article on other languages:
|
La egipta lingvo apartenas al la afrikazia lingvaro kaj estas do parenca kun la araba, la hebrea, la somalia kaj la berbera. Etapoj de evoluo de la egipta lingvoLa plej malnovaj monumentoj kun skribaxjoj en la egipta lingvo devenas de ĉirkaŭ -3000, kaj la egipta estis parolata ĝis en la 16-a jarcento. Oni distingas kelkajn fazojn de la evoluo: 1. La malnov-egipta lingvo: Estis uzata de ĉ. -3000 ĝis ĉ. -2140 jaro. De la komenco de skribadapero ĝis la Malnova Reĝolando (dinastioj 1-a - 6-a). 2. La mez-egipta lingvo: Uzita de ĉ. -2140 ĝis ĉ. -1360 jaro. De la Unua Provizora Periodo, dum la Meza Reĝolando kaj la Dua Provizora Periodo ĝis la frutempa Nova Reĝolando (dinastioj 9-a - 18-a). 3. La nov-egipta lingvo: Uzita de la 14-a jarcento a.K. ĝis ĉ. 700 jaro p.K. En ĉiutaga parolo, ĝi jam ekzistis en tempo de la Meza Reĝolando. Ĉ. -1360 jaro, danke al la faraono "herezulo" - Eĥnatono (el la 18-a dinastio), la nov-egipta lingvo estiĝis la oficiala lingvo. 4. La demotika lingvo: De ĉ. -700 jaro ĝis ĉ. 300 jaro p.K. Vorto "demotika" (el la greka) signifas "popola". Oni uzis tiun lingvon en ĉiutaga vivo, en dokumentoj ligitaj kun komerco, leĝo, ktp. Ankaŭ kreiĝis iom da literaturaj tekstoj. Tamen en tiu ĉi periodo, reĝaj epitafoj kaj religiaj tekstoj oni skribis en la mez-egipta lingvo. 5. La kopta lingvo: La lasta versio de la egipta lingvo. Koptoj, egiptaj kristanoj, uzis ĝin de la 3-a jarcento p.K.. Post la araba konkero de Egiptio, la kopta lingvo estis iom post iom forpuŝita, el la ĉiutaga vivo, per la araba lingvo. Kiel la lingvo parolata, ĝi malaperis en la 16-a jarcento, tamen ankoraŭ en koptaj preĝejoj, oni liturgias en tiu ĉi lingvo. Vorto "Kopt" devenas el la greka vorto "Aigyptos" - "Egiptio". Diversaj skribadoj1. Hieroglifa skribo: xxxxx 2. Hieratika skribo: xxxxx 3. Demotika skribo: xxxxx 4. Kopta alfabeto: xxxxx vidu ankaŭ: Antikvegipta literaturo |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net