|
Article on other languages:
|
La elektra gitaro estas muzikilo de la familio de la gitaroj, kies sono estas elektronike amplifikita. Estas kordinstrumento, do, la sono estas kaŭzita mane de la vibrado de la kordoj, kiel en la gitaro, sed estas transformita je elektraj signaloj per la ago de la magnetaj kaptiloj (en la plejparto de la modeloj). La elektraj signaloj povas esti simple amplifikataj kaj elsendataj per laŭtparolilo kiu konvertas elektrajn signalojn en sono, aŭ povas esti modifiata antaŭ esti denove konvertata je sono per la laŭtparolilo. Pro sia sona potenco kaj sia ebleco de elektronika modifo de diversaj karakteroj de sia sonkoloro, la elektraj gitaroj estas uzataj precipe en rokmuziko, popmuziko, bluso kaj ĵazo, ankau ni povas trovi ĝin en aliaj muzikstiloj.
Modeloj de GitarojGitaroj MasivajEstas gitaroj de konstruado masiva, ne enhavas keston de akustika resonanco, sia natura sono estas malmulte intensa. Ili estas pli multe ŝatata de muzikistoj kiuj bezonas aldoni sonajn efektojn (precipe distordon) kaj estas pli multe uzata en muzikstiloj derivitaj de rokmuziko kiel ekzemple la pezmetalo. La modeloj plej konataj inter la masivaj gitaroj estas Fender Telecaster kaj Stratocaster, Gibson Les Paul, kaj ankau la gitaroj Ibanez, Jackson (gitaro), Washburn, tre ofte uzataj en la pezmetalo. Gitaroj Duon-akustikajEstas gitaroj kiuj enhavas keston de akustika resonanco, sia grandeco estas relative pli granda ol la masivaj kaj sia natura sono estas ankaŭ pli intensa. Estas gitaroj pli multe uzataj sen aldonado de efektoj kaj estas preferataj de muzikistoj de ĵazo kaj tradicia bluso. Vidu ankaŭEksteraj ligoj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net