|
Article on other languages:
|
vidu ankaŭ emajlo (dento) Emajlo estas vitrosimila diverskolora glazuro, per kiu oni kovras potojn, fajencon, metalon (oni nomas ankaŭ emajlo la tutan emajlokovritan artobjekton). La emajlo kovras la kolorojn, kiuj estas tiel nedifekteblaj, nefroteblaj. La bazaj materialoj de emajlo estas la borata acido, plumba oksido, sodo (natria karbonato), kalko, silikata acido, argilo, diversaj metaloksidoj, hidrogenfluorido, fosfata acido. Surbrula temperaturo estas 800-900 C. En la industrio oni uzas tion por kovri feraĵojn, kiuj devas elteni altan temperaturon (kuirejaj ujoj, kelkaj fornotipoj, fornotuboj, iloj) aŭ rustiĝon. Oni nomas emajlofarbo tiun kolorigaĵojn (aŭ lakojn), kiuj donas briletan surfacon. La klozoneo estas speco de emajlo, en kiu la diversaj farboj estas entenataj en ĉeletoj, konsistantaj el maldikaj lamenetoj vertikale lutitaj sur la fono. (ĉeleta emajlo) HistorioLa emajliza metio aperis en la 3-a jarmilo a. K. en Egiptio. Poste oni ellaboris diversajn metodojn por aperigi bildetojn, rezistantajn al la temperaturo, mekanikaj damaĝoj.
La farbita emajlo aperis fine de la 15-a jc (Limoges), la francoj malkovris la en la 17-a jarcento la emajlofarbadon sur blanka fono. Tio ebligis la ornamigon de metiaĵoj per koloraj bildetoj. |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net