|
Article on other languages:
|
Geografio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Emilio-Romanjo
La regiono Emilio-Romanjo (itale Emilia Romagna [emilja romanja]) situas en norda Italio, en la suda parto de la Pada ebenaĵo. Ĝi etendiĝas de Adriatiko ĝis montaro preskaŭ ĉe la okcidenta marbordo (Tirena Maro). Ĝia ĉefurbo estas Bolonjo. Limas al ĝi krom Adriatiko la regionoj Venetio kaj Lombardio (norde), Piemonto kaj Ligurio (okcidente), Toskanio, Markio kaj la Respubliko de San-Marino (sude). GeografioEmilio-Romanjo konsistas el naŭ provincoj:
Historie la regiono ekestis el la du teritorioj de Emilio kaj Romanjo. Emilio konsistis el la provincoj de Piacenza, Parma, Reggio kaj Modena kaj la parto de la bolonja provinco, en kiu situas la ĉefurbo mem; Romanjo konsistis el la alia perto de la bolonja provinco kaj Ravenna, Rimini kaj Forlì-Cesena. Rimini tiutempe ne estis aparta provinco. Al Romanjo krome apartenis teritorioj en nuna Toskanio kaj Markio. La iama diseco de la du partoj foje ankoraŭ esprimiĝas en ŝerce troigita loka patriotismo. Ĉefaj urbojSekvas listo de la 10 urboj kun plej da loĝantoj.
HistorioRomanjo dum jarcentoj apartenis al la Papaj ŝtatoj (Sankta Seĝo) kaj estis regata de Romo, de kio devenas ĝia nomo. Pri la teritorioj de Emilijo estis longe disputite inter Francio kaj Aŭstrio. Napoleono fondis el ili kaj aliaj teritorioj la Cis-alpan Respublikon, kies flago estis la verda-blanka-ruĝa trikolora, kiu nun estas la ŝtata flago de Italio. Nur ĉe la unuiĝo de Italio en 1861 sub Viktoro Emanuelo la 2-a la du teritorioj estis kunigitaj. La nomo Emilio-Romanjo estis oficialigita nur en 1947. La nuna regiona divido de Italio datiĝas de 1970.
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net