|
Article on other languages:
|
Ĝi estis finkonstruita en 1931 kaj estis siatempe la unua nubskrapulo (anstataŭigante je Chrysler Building). Ĝi estis ĝis 1954 plej alta konstruaĵo de la mondo aŭ ĝis 1972, ĝis malfermo de World Trade Center. Oni ekipis ĝin en 1950 per tv-anteno, altiginte je 449 m. Post la eventoj de 11-a de septembro 2001, ĝi iĝis denove plej alta konstruaĵo de Novjorko kaj nun la dua plej alta nubskrapulo de Usono post la 443 m alta Sears Tower en Ĉikago.
Faktoj pri la konstruaĵo
HistorioLa konstruaĵon planigis la borsa spekulisto kaj fondinto de General Motors John Jacob Raskob, kiu komisiis la arkitekton William F. Lamb pri la planado. Tiam Raskob kredis je ĝenerala riĉiĝo de ĉiu. Kiam la borso kolapsis en oktobro de 1929 ĉesis ankaŭ la konstruoj. Sed la konstrulaboroj de Empire komenciĝis en marto de 1930 kaj pli frua guberniestro de Novjorko kaj prezidanto de Empire State Corporation Alfred E. Smith metis la bazŝtonon en septembro de 1930. La konstrulaboro okazis ĉe industria flubendo. En Pittsburgh oni produktis 50.000 ŝtalapogilon, kun tolero de 3 mm kaj liveris en 8 horoj al la konstruejo. En la interno oni instalis relparojn por facila movo de materialoj. Post unu jaro kaj 45 tagoj komencis konstrui la etaĝojn, averaĝe 4,5 po semajno. La veraj herooj estis la vinktistoj, kiuj estis mohawk-indianoj kaj laboris en 4-membraj grupoj en timiga alto. Ili ricevis la salajron 1,25 dolaroj je 800 viktado je tago. La solena malfermo okazis la 1-an de majo 1931 fare de prezidento Herbert Hoover, sed kelkaj burooj estis ankoraŭ malplenaj en la 1940-aj jaroj. Oni planis tegumentan areon kiel ankrejon por aerŝipoj, sed ĉe la unua provo evidentiĝis, ke la supre-fluanta aero estas tro forta. InteresaĵojEn 1945 trafis B-25-bombavio la 79-an etaĝon. Mortis 14 homoj.
En filmoLa konstruaĵo aperis en jenaj filmoj:
Similaj konstruaĵoj360°-Panoramo, Manhattan desupre de Empire State Building Aliaj projektoj
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net