|
Article on other languages:
|
Encyclopædia Britannica estas la plej aŭtoritata enciklopedio de la anglalingva mondo. La artikoloj en tiu ĉi enciklopedio estas ĝenerale konsiderataj akurataj, fidindaj kaj bone verkitaj. La unua eldono estis eldonita dum 1768-1771 en Edinburgo, Skotlando, en tri volumoj, kiel paorto de la Skota klerismo. Kompare kun la franclingva Encyclopédie, Encyclopædia Britannica estis ekstreme konservema. Postaj eldonoj estis tradicie dediĉitaj al la reganta ŝtatestro. En la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento oni unuafoje eldonis Encyclopædia Britannica en Londono. La ĵurnalo The Times estis ĝia eldonejo. La 11-a eldono la Britannica eldoniĝis de la Universitato de Kembriĝo. Poste la kopirajtoj estis venditaj al Sears Roebuck kaj la redaktejo de la enciklopedio transloĝiĝis al Chicago Usono. Tamen la angla lingvo de la teksto estas brita kaj ne usona. Roebuck en la jaro 1941 donacis ĉiujn rajtojn al la Universitato de Chicago. En 1996 riĉa sviso Jacqui Safra aĉetis la kopirajton.
Reta versioLa unua versio sur lumdisko aperis en 1994. Ĉirkaŭ la sama periodo la Britannica estis enretigita, sed la enretigo estis senpensa ŝovelado. La reta eldono grade pliboniĝis tra la jaroj kaj eĉ estis senkosta portempe, sed nun necesas pagi kotizon. La klasika 11-a eldono (1911), kies 29 volumoj kaj 44 milionoj da vortoj jam ne plu estas sub kopirajto, nun estas rete disponebla. Momenta eldonoLa markon "Britannica" nun posedas la firmaon Encyclopædia Britannica Inc. La plej kompleta versio de la Encyclopædia Britannica konsistas el proksimume 120.000 artikoloj kun 44 milionoj da vortoj. La papera eldono konsistas el 32 partoj kun 65.000 artikoloj Al la lasta versio de Encyclopædia Britannica kontribuis pli ol 4000 homoj, inter kiuj rekonataj sciencistoj kiel Milton Friedman, Carl Sagan kaj Michael DeBakey. Nuntempe ĉe Encyclopædia Britannica Inc. oni tre atentas pri mono. Tial, laŭ artikolo en la New York Post, sendependaj kunlaborantoj devas longe atendi antaŭ ol ricevi salajron kaj oni uzas nur senkopirajtajn bildojn. La momenta ĉefredaktoro estas Dale Hoiberg. Historio de eldonoj
vol. = volumo, sup. = suplemento Komparo kun VikipedioFine de 2005 aperis scienca studo de la fama revuo "Nature". En ĝi oni neatendite menciis ke en Vikipedio estas preskaŭ same (mal)multe da eraroj kiel en la plej aktuala eldono de Encyclopædia Britannica. La kvalito de la informoj estas komparebla. Tiu konkludo helpis pli-seriozigi Vikipedion. Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net