|
Article on other languages:
|
Lingvo > Historio de lingvo > Etimologio Etimologio estas scienco pri la etimo (aŭ deveno) kaj evoluo de vortoj kaj ties formoj, signifoj kaj uzateco en diversaj lingvoj. Ĝi estas la studo de la origino kaj de la evoluo de la vortoj, de ilia historio kaj de la probablaj ŝanĝoj de ilia signifo. Etimologio, sekve, studas vortojn ekde ĝia origino ĝis la nuna formo kaj signifo, kun la celo malkovri ĝian veran sencon kaj pli funde konatiĝi kun ĝi. Etimologion oni povas subdividi en du ĉefaj branĉoj:
MetodoLaŭ metodo, Etimologio eblas esti scienca, pseŭdo-erudicia aŭ popola Scienca etimologio estas etimologio bazita sur scienca lingvistiko, per scienca metodo kaj kontrolo. Nenio estas tiel utila kiel la etimologia scienco, nenio malfermas tiel vastan kampon al la meditado, nenio estas tiel firma gvidilo por la historio de la lingvo. Scienca etimologio serĉas la unuan mencion pri la vorto; poste analizas la kunteksto en kio ĝi aperis, demandas ĉu en tio mencio ĝi estis uzata kiel strangaĵo, aŭ tute normala vorto; komparas al aliaj lingvoj, ktp. Sen ia dubo, la etimologia studo de vorto, kun komparado de ĝiaj formoj en pluraj lingvoj ebligas profundan konatiĝon kun tiu vorto, kaj sekve permesas ties pli ĝustan uzadon.
Ofte miserudicia etimologio ŝanĝas signifon, ortografion kaj uzon de la vortoj, ĉefe en mezklasoj kaj inter burĝaro. Oni nomas "popolan etimologion" misan supozon pri la deveno de vorto, kiu tamen influas ties evoluon. Ĝi estas unu el la fortoj efikantaj en evoluo de vortoj. Ekzemple: Eŭskoj transformis la latinan labarum (labaro) al lauburu ("kvar kapoj"), tiel ke la vorto estu malpli fremda. GradojEtimologio povas esti "senpera" (unugrada, proksima) aŭ "pera" (malproksima). Senpera etimologio diras nur la senperan originon de la vorto, "pera" etimologio. Ekzemple: ĉielo (Esperanto) venas senpere de la franca lingvo ciel (ĉielo); sed se oni volas scii pli, oni diros ke ciel venis el la latina coelum,is (ĉielo), kiu, fine, venis el la greka koilos, konkava. Ĝenerale la pera etimologio iris ĝis la ŝanĝo de la signifo. Etimologio de Esperantovidu ĉefartikolon Esperanta etimologio
Vidu ankaŭ jenon: |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net