|
Article on other languages:
|
Ekrano-kapto de Konqueror montrata Exif-datumaro
Exif (angle: exchangeable image file format - interŝanĝebla bild-dosiera formato) estas formo de bilddosieroj, uzataj de ciferecaj fotiloj. Exif-etikedoj povas esti aldonitaj al dosieroj en la formatoj JPEG, TIFF 6.0 kaj sondosieroj de la formato RIFF WAV. La exif-etikedoj kutime enhavas informojn almenaŭ pri la tipo de fotilo uzita, pri la eksponotempo, pri la aperturo, pri la fokusa distanco, ĉu estis uzita fulmilo, pri la maksimuma aperturo de la objektivo, pri la distingivo kaj dimensioj per kiuj estis kreita la bild-dosiero, pri la dato de la kreado kaj tiel plu. Ofte oni povas en la exif-etikedoj trovi eĉ la serian numeron de la uzita fotilo. Estas loko ankaŭ por geo-etikedoj en la formato exif, sed nur tre malmultaj fotiloj ĝis nun enhavas gps-sentilon, kiu estas bezonata por aŭtomata aldono de informo pri la loko, kie la foto estis farita. |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net