|
Article on other languages:
|
Fajro estas fenomeno konsistanta en brulkonsumado de diversaj substancoj, kun produktado de lumo kaj varmo. Kemie, ĝi estas oksida reago. Por havi fajron vi devas miksi okcidontan kaj okcidotan kemiaĵojn, kaj poste enmeti sufiĉe da energio por komenci ĝin - sed poste ĝi faras sian propran energion por daŭrigi sin. La eltrovo de fajro antaŭ proksimume 400.000 jarojn, estis tre grava por la disvastigo de civilizo. Ekzemple, uzante fajron, homoj povis moviĝi en pli malvarmaj zonoj, kiuj estis antaŭe tro negastama por ili. Ĉi tio rapidigis la disvastigon de prahomoj trans la mondo. Homoj kiu povis regi fajron, povis ŝirmi sin en pli bonaj loĝejoj en kavernoj. Uzi fajron ankaŭ havis influon al homa fizika disvolviĝo. Pro kuirita manĝaĵo grandaj dentoj estis nenecesaj, kaj dentoj iom post iom evoluis al la pli malgrandaj, kiuj karakterizas modernajn homojn. Fajro ankaŭ donis eblecon al metalprilaboro, helpis la homaron al progreso en la bronza kaj fera epokoj.
MitologioLa antikvaj Grekoj konsideris la fajron tiel granda eltrovo, ke ili kredis ĝin donaco de unu el la Titanoj, Prometeo, al homoj. Laŭ Greka mito, Prometeo estis punita per la dioj por ke li donis la sekreton pri fajro al homoj. Ĉi tiu mito, kune kun multaj aliaj rakontoj kaj kutimoj, montras kiel antikvaj homoj multe grave konsideris ilian regadon de fajro. Vidi ankaŭProverboEkzistas pluraj proverboj pri fajro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
Referencoj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net