Fajroŝirmilo

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Fajroŝirmilo (angle : firewall), aŭ Konektfiltrilo estas programaroaparataro, kiu ofte troviĝas inter la Interreto kaj loka reto, kaj elektas, ĉu ricevita aŭ sendota informo akcepteblas, se ne la informo plej ofte estas simple lasita. La fajroŝirmilo tiel malhelpu, ke iu enrompas la lokan reton, kaj ke iu lokano uzas aferojn en la reto, kiujn la estro de la loka reto malpermesas.

Fajroŝirmilo povas esti aparato aŭ parto de la programaro de servilo. Modernaj operaciumsistemoj kutime disponas je propra fajroŝirmilo. Estas diferenco inter privata kaj servila fajroŝirmilo. La unua povas forbari specifajn programojn (ekzemple virusojn), laŭ plaĉo de ĝia uzanto. Publikaj fajroŝirmiloj baras specifajn pordojn, aŭ adresojn. En kelkaj landoj aŭ firmaoj ili ankaŭ estas uzataj por cenzuri trafikon.

Por Vindozo gravas bari la pordojn por retatingo al datumoj (la tiel nomata NetBIOS pordoj). Por serviloj estas grava gardi la poŝtsistemon (pordo 25).

Rilata afero estas NAT, retadres-tradukado. Ĝi donas retatingon al aliaj komputiloj, dum la interreto nur vidas la retadreson de la fajroŝirmilo, efektive maskas adresojn.

Famaj fajroŝirmiloj estas iptables (de Linukso) kaj pf (de OpenBSD).



Komputiko
Ĉi tiu artikolo pri "Fajroŝirmilo" ankoraŭ estas ĝermo pri komputika temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post alklako al la butono redaktu. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net