|
Article on other languages:
|
Literaturo > Fantazia literaturo > Fantasto Fantasto havas kiel literaturspeco profundajn radikojn en la historio. Jam la unua konata verko literatura de l' mondo, la antikva Epopeo de Gilgameŝ entenis tipajn trajtojn kaj erojn fantastajn:
Multas la similecoj al fabelo, sed male al tiuj, fantasta literaturo povas ŝajnigi okupi historian/geografian realon: "En la 3-a jaro de la unua regno de la reĝino de Akad..." (Fabelece: "Iam estis reĝino en lando trans 3 maroj kaj 7 riveroj...") Krome, dum multaj fabeloj ŝercemaj finas per agnosko de mensoginteco ("...sed tion observis nur eta kato kiu kuŝis en la kanono kaj estis forpafita tien ĉi." ks.) en fantasto gravegas la ena vero: La leganto/aŭkultanto kredu kion ŝli legas/aŭskultas. Tiurilate, fantasto fakte pli similas al realisma literaturo, en siaj detaleco kaj esprimpovo. Ja apenaŭ ekzistas limoj por aferoj priskribeblaj de fantasta aŭtoro - ŝli trovas sin en ambaŭ mondoj de fabelo kaj realo (bona ekzemplo estus la libroj pri Harry Potter far J. K. Rowling: la rakonto okazas kaj en aktuala Anglio kaj en magia mondo). Oni ankaŭ ne konfuzu kun sciencfikcio kiu alstrebas ian ĉi-mondecan logikon.
Historio de fantastoDum la tuta evoluo de la moderna homo oni ŝatis kaj rakontadis fantastecaĵojn, ĉu ĉirkaŭ la fajro post ĉasado, ĉu kiel parto de religia instruo, ĉu kiel mitoj klarigantaj la kialojn de strangaĵoj en la naturo kaj homa vivo. Fruaj tekstoj parte aŭ partege fantastaj inkluzivas la jam menciitan Epopeo de Gilgameŝ kaj la verkaron de Homero. Dum Mezepoko fantasto floris en Eŭropo kaj Azio kun gravaj verkoj kiel la rakontaro pri Reĝo Arturo kaj la japanaj rakontoj pri Princo Genji. Sian unuan "alt-literaturiĝon" ĝi akiris dum la romantismo dank' al interalie la kolektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm. Plej elstaraj el la germanaj fantast-skribemuloj estis E. T. A. Hoffmann kaj Ludwig Tieck Laŭ ekspertoj la unua "pura" (ekster ĉi mondo) romano fantasta estas The Wood Beyond the World ("La pretermonda arbaro") far anglo William Morris en la 19-a jarcento. En 1954 la aperigo de La Mastro de la Ringoj far Tolkien iniciatis novan epokon kaj revigligon pri la ĝenerala intereso por tiu ĉi antikva literaturaĵo. Miloj da malbonkvalitaj imitoj de lia verkaro aperadis ĝis nun, plejparte de usonaj aŭtoroj. Tamen brilas kelkaj esceptoj, ekzemple la verkaro de Ursula K. Le Guin. Fantasto neniam vere akceptiĝis ĉe literatur-kleruloj, kiuj ŝajne preferas realismon. Ekzemple, kelkaj fantastaj rakontoj tre similas al tiuj de Kafka, sed ĉar tiu lasta priskribas medion en reala Ĉeĥio li estas alten-laŭdata, dum la fantastaĵoj neglektatas. Tamen per la populariĝo de Tolkien daŭre kreskadas la respekto por ĉi tia literaturo. Fantasto kaj EsperantoEble pro la "sciencfikcieco" de la Esperanto-movado ("fina venko" ktp.), kaj manko de inspiriva prahistorio, fantaziemaj aŭtoroj de Esperanto plejofte preferis sciencfikcion. Tamen aperis kelkaj noveloj en la Sferoj-serio de Grupo Nifo. Ankaŭ kelkaj el la rakontoj de István Nemere havas fantastajn erojn. Sur nia fantasta ĉielo tamen plej klare brilas La Poemo de Utnoa - elstare bonkvalita epopeo far Abel Montagut, kvankam multaj trajtoj (teknikaĵoj, teknikmonda logiko) apartenigas ĝin al sciencfantasto. Ne sciencfikcia, sed plene en la fantasta ĝenro, estas la longa rakonto La spegulo de Velodajo (1990) de Giorgio Silfer. Subgenroj kaj similaĵojKie fantasto kunmerĝiĝas kun sciencfikcio la rezulto estas sciencfantasto. Rilata ĝenro estas inteligenta sensencaĵo. Fantasto kaj realo miksiĝas ĉe Sudamerikaj aŭtoroj de magia realismo. Verkistoj de fantasto
Fantastaj filmojLa Mastro de l' Ringoj - Harry Potter-filmoj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net