La feroa lingvo devenas de la Norena, ankaŭ konata kiel "malnovnorvega". La unuaj enloĝantoj, ekde 625, estis Irlandajmonakoj, sed la insularon ĉefe setlis Norvegoj, ekde la 9-a jarcento. En 1035Norvegio aneksis Feroojn kaj poste Islandon, kaj en 1387 Norvegio kaj Danio unuiĝis (dana princino estiĝis norvega reĝino). En 1814, post milito inter Danio kaj Svedio, Norvegio estis devigata rompi sian union kun Danio kaj eniri novan union kun Svedio (kiel propra ŝtato kun propra leĝaro, sed sub la sveda reĝo), dum Ferooj, Islando kaj Gronlando (re-trovita) restis danaj; do rompiĝis iliaj ligoj al Norvegio. Islando estiĝis respubliko en 1944. Ferooj estiĝis aŭtonoma en 1948, kaj en 21-a jarcento celas al suvereneco.
La okcidentaj bordoj estas krutaj kaj nealireblaj, la insuloj kliniĝas orienten, kie la fjordoj havas multajn naturhavenojn. Elrigardo de klifo Beinisvørð norden.
Tinganes, ĉi duoninsulo en la ĉefurbo Tórshavn estas la centro de feroa politiko.
Lopranseiði. Istmo de Lopra. Foto de Erik Christensen.
Ĉi tiu artikolo pri "Ferooj" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.