|
Article on other languages:
|
Fibroj estas relative longaj kaj maldikaj elementoj, kiuj en laŭlonga kunmeto kun similaj elementoj, konsistigas iujn materialojn aŭ histojn ekz. fibroj de silka fadeno, de kotono, lano aŭ felto, lignaj fibroj, muskola, nerva fibro; cemento kun asbestaj fibroj. Fibro povas esti ankaŭ pli-malpli longa drato, meĥanike ricevita elde iuj substancoj ekz. nilona fibro, vitraj fibroj (uzataj por termika izolado); optika fibro. Fibreto estas mallonga fibro aŭ longa elemento, glata aŭ striita, de la muskolaj fibroj. Lumfibro (optika fibro) estas drato el vitro, plasto k.a., uzata por konduki lumon
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net