FidoReto

Article in other languages:


                   __
                  /  \
                 /|oo \
                (_|  /_)
                 _`@/_ \    _
                |     | \   \\
                | (*) |  \   )) 
   ______       |__U__| /  \//
  / FIDO \       _//|| _\   /
 (________)     (_/(_|(____/

la klasika logogrifo de FidoReto

FidoReto (angle FidoNet [FAJdoŭnet] //ˈfaɪdəʊnɛt// < Fido ['populara hundonomo'] + net ['reto']; ruse Фидонет [fidoNET]) estas eks‐tutmonda komputila reto uzata precipe por poŝto (sed ne e-mail, kiun oni kutime subkomprenas kiam oni parolas pri „retpoŝto“).

Enhavo

Historio

FidoReton iniciatis en la jaro 1984 usonano Tom Jennings, aranĝinte, ke lia bultenejo povu mem sendi mesaĝojn al la bultenejo de lia amiko John Madil, kaj fari tion nokte, ĉar nokte telefonado estis malplikosta.[1]

En 2009, la plimulto el la fidoretanoj loĝas en Rusujo kaj apudaj landoj.

Meĥaniko

Komence FidoRetaj nodoj kuniĝadis nur per telefonaj retoj per modemoj, sed nun oni uzas ankaŭ Interreton, kvankam oni ne ofte parolas pri FidoReto kiel pri ties parto.

Kelkaj nodoj ebligas aŭ ebligis interŝanĝi mesaĝojn inter Interreto kaj FidoReto — jen mesaĝojn privatajn inter la retpoŝtoj fidoreta (netmail) kaj interreta (e-mail),[2] jen publikajn inter fidoretaj diskutejoj (angle: echoes) kaj novaĵgrupoj.

Piednotoj

  1. Bush, Randy (1993). FidoNet: Technology, Use, Tools, and History (angle). Elŝutita en 3-a de aprilo, 2009.
  2. Derk Ederveen; Philippe Berizzi, Martin Weichert (1993). Adresaro de rete atingeblaj esperantistoj kaj Esperanto-organizoj. Elŝutita en 2009-04-03. “Eblas interŝanĝi mesaĝojn inter Internet kaj FidoReto, kvankam tio povas foje daŭri kelkajn tagojn. Por sendi …”

Eksteraj ligiloj



Komputiko
Ĉi tiu artikolo pri "FidoReto" ankoraŭ estas ĝermo pri komputika temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post alklako al la butono redaktu. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


Correct.svg
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie.

Questions for article:

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


IHS Europe: Infrared Heating Systems for Home and Business.