|
Article on other languages:
|
La finna lingvo (finne suomen kieli aŭ suomi) estas aglutina lingvo el la finn-ugra lingvaro. Ĝi estas fore parenca al la hungara lingvo, pli proksime al la estona kaj samea lingvoj. La finna estas unu el la oficialaj lingvoj de Finnlando (4,7 milionoj da parolantoj) kaj oficiala malplimulta lingvo en Svedio (300 000 parolantoj). Malnovaj grupoj de parolantoj de la finna lingvo ekzistas ankaŭ en Rusio, plejparte en Ingrio (dum la 20-a jarcento plejparte forpelita kaj asimiliĝinta), kaj norda Norvegio. Pli novaj finnlingvaj komunumoj troviĝas en Norda Ameriko (aparte en Usonaj ŝtatoj Miĉigano kaj Minnesota, nuntempe ankaŭ en Florido, kaj en Kanada provinco Ontario, en Rusia Karelio kaj Siberio (asimiliĝinta) kaj Estonio. Oni taksas, ke la finna entute havas 6 milionojn da parolantoj. La lingva kodo estas La finna alfabeto havas 29 literojn: a, b, c, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, q, r, s, t, u, v, w, x, y, z, å, ä, ö Tamen B kaj F aperas nur en pruntovortoj; C, Q, W, X, Z kaj Å (“sveda” O) estas tre maloftaj kaj aperas nur en fremdvortoj. Krome d praktike ne estas uzata en dialektoj, sed ja en norma skriba lingvo. Interesa trajto de la finna lingvo estas, ke la ununombra triapersona pronomo “hän” ne distingas inter ina kaj vira sekso, same kiel “ri” en riisma Esperanto kaj ő en la hungara lingvo. La vortordo en la finna estas kutime S-V-O (subjekto - verbo - objekto).
HistorioLa finnan skriban lingvon Mikael Agricola (16-a jarcento) bazis sur la modeloj de la sveda, germana kaj latina lingvoj. Tamen dum longa tempo en la finna ne aperis multe da literaturo, preskaŭ nur religiaj tekstoj kaj administraj komunikaĵoj. La sveda lingvo restis la sola oficiala lingvo de Finnlando ankaŭ post kiam la teritorio de Finnlando fariĝis aŭtonoma parto de Rusio en 1809. Nur en 1863 estis akceptita leĝo laŭ kiu la finna fariĝos oficiala lingvo post periodo de 20 jaroj. En la 19-a jarcento stabiliĝis ankaŭ finnlingva gazetaro kaj senreligia literaturo kaj la finna komencis esti uzata en duagradaj kaj superaj lernejoj. En tiu periodo okazis t.n. dialekta batalo dum kiu la malnova norma lingvo, kiu baziĝis al sud-okcidentaj dialektoj, ricevis pli da elementoj el aliaj dialektoj, ankaŭ el orientaj dialektoj kaj formiĝis literatura lingvo, kiu ne apartenas al iu el dialektoj. Specimeno: La Patro Nia
Vokala harmonio
Venn-a diagramo de la vokalharmonia sistemo de la finna.
Same kiel la estona kaj la turka, la finna uzas vokalan harmonion. Tio signifas, ke oni ne povas miksi antaŭajn vokalojn (ä, ö, y) kaj malantaŭajn vokalojn (a, o, u) en sama vorto (krom en kunmetitaj vortoj). E kaj i estas neŭtralaj vokaloj. Pro tio, multaj finaĵoj havas du formojn: ekzemple, -ssa/-ssä signifas “en” (sen movo). Oni diras: talossa (en domo) kaj metsässä (en arbaro). Kiam la vorto enhavas nur neŭtralajn vokalojn, oni uzu la antaŭvokalan formon. En kunmetitaj vortoj, oni konsideru la vokalojn de la lasta elemento. GramatikoVerbojLa finna havas konjugaciojn. Jen ekzemploj de prezencaj verboj.
¹ Hän signifas “li/ŝi”, kaj se signifas “ĝi”. La triapersonaj pronomoj estas devigaj, sed oni povas forlasi la unua- kaj duapersonajn. Nea verboPor fari nean frazon, la finna uzas nean helpverbon. Post ĝi oni uzas la verbon, kiun oni volas nei: oni trovas la formon de la verbo prenante la unuapersonan formon kaj forigante la finan N. Ekzemple, “mi ne parolas” estas: “minä en puhu”. La konjugacio de la verbo estas jena.
DemandojLa vorton “ĉu” oni tradukas per sufikso -ko/-kö. Oni komencas la frazo per la vorto, pri kiu oni volas demandi, kaj oni aldonis al ĝi tiun sufikson. Ekzemple :
DialektojLa finna lingvo havas naŭ bazajn dialektojn kiu grupiĝas al du grupoj: okcidentaj (sur la mapo numeroj 1-5) kaj orientaj dialektoj (numeroj 6-7). En la flavaj teritorioj estas parolataj aliaj lingvoj, okcidente la sveda, oriente la karela, sud-oriente la rusa, sude la estona kaj norde la samea. 1. Sud-okcidentaj dialektojIli estas relative multe proksimaj al la estona lingvo, ekzemple apud la longaj kaj mallongaj vokaloj, tiuj dialektoj havas ankaŭ meze longajn vokalojn. Sudokcidentaj dialektoj havas ankaŭ multajn fremdvortojn el la ĝermanaj lingvoj. 2. Tavastiaj dialektojTavastiaj dialektoj estas parolataj en suda, interna parto de okcidenta Finnlando. La grupo estas interne relative ne-unueca. 3. Sud-ostrobotniaj dialektojTre unueca grupo da dialektoj, kiu estas parolataj en malgranda regiono en okcidenta Finnlando. 4. Mez- kaj nordostrobotniaj dialektojTiuj ĉi dialektoj estas parolataj en regionoj Meza Ostrobotnio kaj Norda Ostrobotnio. Ili havas multajn trajtojn el orientaj dialektoj, kvankam kutime ili estas kalkulitaj en la grupo de okcidentaj dialektoj. En Meza Ostrobotnio ĉiu rivera valo havas sian distingeblan dialekton. 5. Ekstrem-nordaj dialektojTiuj dialektoj estas parolataj en vasta regiono kiu etendiĝas ĝis norda Svedio kaj Norvegio. En Norda Svedio la loka dialekto estas kalkulata nuntempe aparta lingvo kiun la lokanoj nomiĝas Meän kieli (nia lingvo), sed pri kiu oni uzas ankaŭ nomon tornival-finna. En Norvegio estas uzata nomo kvena lingvo. Ekstrem-nordaj dialektoj havas trajtojn kaj el okcidentaj kaj orientaj dialektoj. 6. Savoaj dialektojSavoaj dialektoj havas plurajn subgrupojn kaj ili estas parolataj en vasta geografia teritorio. Ankaŭ malaperintaj dialektoj de arbar-finnoj en Meza Svedio apartenis al tiu ĉi grupo. Savoaj dialektoj estas tre kreemaj kaj havas plurajn priskribajn vortojn kaj esprimojn. 7. Sud-orientaj dialektojSud-orientaj dialektoj (foje oni nomas ilin ankaŭ kareliaj dialektoj, tamen ne temas pri karela lingvo) estas parolataj en sud-orienta Finnlando. Nuntempe ilia teritorio estas relative malgranda sed antaŭ la dua mondmilito ili estis parolataj ankaŭ en Karelia terkolo kaj en Ingrio. Famaj finnlingvaj aŭtorojAleksis Kivi - Elias Lönnrot - Mika Waltari - Arto Paasilinna Finnaj vortoj en Esperanto:saŭno, suoma(1), lirli(2), kantelo(3), runo(4), madala(5), raŭmismo(6) Notoj: (1) “finna” ĝermandevenas
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net