|
Article on other languages:
|
Flugpilkado, retpilkado, volejbalo estas pilka sporto inter du teamoj. Ekzistas diversaj regularoj. Laŭ la norma regularo teamo havas ses ludantojn.
RegulojLa norma ludkampo de 18 × 9 metroj estas dividata de reto en du kvadratajn duonojn. Du "atak-linioj" limas la mezan trionon. La baza regulo estas analoga al teniso: Kiu sukcesas surgrundigi la pilkon en la kontraŭula teritorio, tiu gajnas ekfrapon aŭ, se tiun jam havas, poenton. Tiusence la eksterkampa spaco (forejo) apartenas al la teamo aliflanke de la reto. Jen la plej gravaj reguloj:
La reto estas bendoforma; ĝia supro altas
Ĝi etendiĝas unu metron malsupren. La ludantoj de teamo, kiu ĵus gajnis la ekfrapan rajton, cikle interŝanĝas siajn poziciojn. Ekfrapas la ludanto staranta dekstre malantaŭe. Post la ekfrapo la ludantoj rajtas moviĝi libere en sia kampo. Tamen la malantaŭuloj ne rajtas frapi la pilkon, kiam ĝi estas antaŭ la atak-linio kaj super la alto de la reto. Ek de la jaro 2000 ĉiu surgrundiĝo de la pilko akirigas poenton. Antaŭe poenton povis akiri nur la ekbatinta teamo; pro tio la ludo povis daŭri tre longe. Luderon oni gajnas per akiro de 25 poentoj kun diferenco de almenaŭ du poentoj. Ludon oni gajnas gajnante tri luderojn. Se ambaŭ teamoj gajnis po du luderojn, la decida kvina ludero finiĝas ĉe 15 poentoj. Alternativaj formojPlaĝa flugpilko estas ludata sur sablo, kun teamoj de nur po du ludantoj. La kampo mezuras nur 8 m × 8 m. HistorioWilliam MORGAN, sporta direktoro de YMCA, je la 9-a de februaro 1895 prezentis novan ludon nomatan Mintonette kun reguloj similaj al tiuj de flugpilko; li intencis ĝin kiel mildan sporton por jam-ne-junuloj. La ludo trovis intereson ankaŭ en la YMCA-ejo de urbo Springfield, kie oni starigis modifitan regularon kaj kreis la anglan nomon volleyball [valibol]. La ludo disvastiĝis unue al Kanado kaj poste al aliaj landoj. En 1947 fondiĝis monda flugpilka asocio, Fédération Internationale de Volleyball (FIVB). De 1949 okazas mondĉampionadoj de viroj, de 1952 de virinoj. De 1964 flugpilkado estas olimpika, de 1996 ankaŭ plaĝa flugpilko. Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net