|
Article on other languages:
|
Fortran (angle FORmula TRANslation, aŭ "formula traduko") estas unu el la unuaj komputillingvoj. Evoluinte dum la jardeko de 1950, ĉefe por teknikaj kaj sciencaj programoj, ĝi normigatis je 1977, kaj la rezulto nomiĝis FORTRAN77. Poste, je 1990 naskiĝis Fortran 90 (de post kiam la nomo estas skribita en miksita majuskleco). Fortran estas taŭga por sciencaj (fizikaj) celoj, ĉar ĝi subtenas trajtojn kiaj varieblajn datenajn vicojn, kompleksajn nombrojn, internan potencan operacion, lertan traktadon de nombroprecizo, ktp. Ankaŭ jam ekzistas multaj FORTRAN-aj programoj. Tiuj programoj ofte temas pri malsimplaj nombraj algoritmoj, kiujn estus malfacilaj (t.e. multekostaj) traduki en aliajn lingvojn. Jen simpla ekzemplo de Fortran-programo:
PROGRAM AVERGE
! Komputi la averaĝon de listo da nombroj
!
INTEGER N
REAL X, SUMO, MEZAĴO
!
TOTAL = 0.0
COUNT = 0
DO
READ *, X
IF (X.GT.0.0) THEN
SUMO = SUMO + X
N = N + 1
ELSE
EXIT
ENDIF
END DO
MEZAĴO = SUMO / REAL (N)
PRINT 20, MEZAĴO
20 FORMAT (1X, 'LA MEZAĴO ESTAS ', F6.2)
END PROGRAM AVERGE
Eksteraj ligoj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net