|
Article on other languages:
|
Nafto-pumpilo elterigas nafton.
Fosilia brulaĵo aŭ minerala brulaĵo estas hidrokarbonoj, kiuj troviĝis en la supraj tavoloj de la tera krusto. Tiuj varias de ege rapide elvaporiĝemaj materialoj kun malgranda rilatumo karbono:hidrogeno, kiel metano, likvaj naftaĵoj ĝis tute nevapiriĝemaj mineraloj konsistantaj preskaŭ nur el karbono, kiel antracita karbo. Oni ĝenerale opinias, ke tiuj estas formitaj el fosiliiĝintaj restaĵoj de plantoj kaj bestoj [1] kiuj estis modifitaj de varmego kaj premego de la Tera krusto dum pluraj jarcentmilionoj[2] Tiu teorio estas konata kiel Biogena teorio kaj estis proponita unue de Miĥail Lomonosov en la jaro 1757. Ekzitas ankaŭ kelkaj opoziciaj teorioj, kiuj deklaras, ke plejmulto de vaporiĝemaj hindrokarbonoj, precipe la natura gazo aperis pro abiogenaj procezoj kaj neniu eksviva materialo partoprenis en ties formiĝo. Laŭ pritaksoj en 2004 86% de la hom-produktita energio venis pro brulado de fosilia brulaĵo. [3] Fosilia brulaĵo estas nerenovigebla energio, ĉar oni bezonas jarmilionojn por formi kaj la rezervoj estas elĉerpataj multe pli rapide, ol la novaj resurcoj formiĝas. Zorgoj pri liverado de fosilia brulaĵo estas unu el la plej oftaj kialoj de lokaj kaj globalaj konfliktoj. Produktado kaj uzado de fosilioj elvokas certajn timojn pri nia ekologio. La globala movado direkte al la generacio de la plene renovigebla energio povas helpi komplezi la kresktintajn bezonojn pri fosilia brulaĵo. Bruligo de fosilia brulaĵo produktas ĉ. 6.3 miliardojn de metrikaj tunoj (=6.3 gigatunoj) de karbondisoksido ĉiujare, kaj laŭ pritaksoj naturaj procezoj povas elsorbi nur ĉ. duonon de atmosfera karbondioksido (3.2 miliardoj tunoj) jare.[4] Karbondioksido estas unu el varmdomaj gazoj, kiu kontribuas al globala plivarmiĝo, kio siavice kondukas al la zorgoj, ke la suna varmo estis kaptita ĉe la tera surfaco kaj la averaĝa ĉetera temperaturo konsekvente plialtiĝos. Referencoj
Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net