Franca lingvo

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Franca alidirektas ĉi tien. Por la komunumo de Brazilo, vidu Franca (urbo).
Parolata en Francio kaj proksimume 50 aliaj landoj
Denaskaj parolantoj proksimume 77 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por proksimume 51 milionoj
Lingvistika
klasifiko
Hindeŭropa

Italika

Latinida
Okcidenta latinida
Franc-latinida
Franca

Oficiala lingvo en Francio kaj 24 aliaj landoj
Reguligita de Académie française
Skribo latina
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 fr
  ISO 639-2
    Bibliografia fre
    Terminologia fra
  SIL FRN
Specimeno
La Patro Nia

Notre Père, qui es aux cieux
Que ton nom soit sanctifié ;
Que ton règne vienne ;
Que ta volonté soit faite
Sur la terre comme au ciel.
Donne-nous aujourd'hui notre pain de ce jour
Pardonne-nous nos offenses,
Comme nous pardonnons aussi à ceux qui nous ont offensés ;
Ne nous soumets pas à la tentation,
Mais délivre-nous du mal.
<Amen>

Logobildo de Franclingvio

La franca lingvo (langue française, aŭ pli simple français) estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj.

La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (la kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 estas fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639: frm).

Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavis pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:

  1. 52,8 -  Francio
  2. 6,4 -  Kanado
  3. 5,1 -  Alĝerio
  4. 5,1 -  Haitio
  5. 4,4 -  Ebura Bordo
  6. 3,3 -  Belgio
  7. 2,6 -  Respubliko Kongo
  8. 2,1 -  Tunizio
  9. 1,9 -  Usono
  10. 1,8 -  Kameruno
  11. 1,2 -  Madagaskaro
  12. 1,2 -  Niĝero
  13. 1,2 -   Svislando

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruataj en usonaj lernejoj). Malmulte da nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.

Enhavo

Dialektoj

Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain) (Arpitana lingvo), Valona kaj aliaj.

Historio

- 100. 
La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn.
500. 
Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem.
1000. 
En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland.
1500. 
Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca lingvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plimulto el la eŭropaj landoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento).
Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. 
La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke oni ofte parolis france sine de la familio, infanojn oni provizis per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝintan germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie Curie, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla.

Nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la franca lingvo: José-Maria de Heredia, Samuel Beckett, Emile Cioran, Eugène Ionesco, Julien Green, ktp


Jarcentoj 19-a kaj 20-a. 
La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.

Prononco

Konsonantoj

  Bilabiala Labiodenta Labial-palatala Labial-velara Alveola Postalveola Palatale Velara Uvula
Plozivo p  b       t  d     k  g
Nazalo m       n   ɲ ¹ ŋ ²
Frikativo   f  v     s  z ʃ  ʒ     ʁ ³
Alproksimiĝo     ɥ 4 w 4 l   j 4  

¹ Ĉe la nuna elparolo, la fonemo /ɲ/ proksimiĝadas al [nj].
² La fonemo /ŋ/ ekestis antaŭ relative mallonga tempo, per la pruntado de angladevenaj vortoj. Ĝi fojfoje estas elparolata /ɲ/.
³ Laŭ la parolanto, [ʁ] povas esti anstataŭigata per [ʀ] aŭ [r]. Tiaj sonoj estas alofonoj.
4 /ɥ/, /w/ kaj /j/ verdire ne estas konsontantoj; ili estas alproksimiĝoj (ankaŭ duonkonsonantoj aŭ duonvokaloj).

Vokaloj

Franclingvaj vokaloj

La franca lingvo enhavas tri aŭ kvar nazajn vokalojn, laŭdialekte.

  Antaŭa Centra Malantaŭa
Malvasta i    y   u
Mezmalvasta e    ø   o
    ə ¹  
Mezvasta ɛ ɛ:²  ɛ̃    œ  œ̃ ¹   ɔ  ɔ̃
Vasta a   ɑ ³  ɑ̃

¹ Ĉe la nuna elparolo de iuj regionaj variaĵoj de la franca, /ə/ emas proksimiĝi al /ø/, kaj /œ̃/ emas proksimiĝi al /ɛ̃/.

² La distingo inter /ɛ/ kaj /ɛ:/, kiel en la vortoj mettre (meti) kaj maître (estro) malaperadas en Francio, sed plu ekzistas en Kanado. En Francio, la distingo koncernas la daŭron, sed en Kanado estas eta malsamo de eco.

³ En iuj regionoj de Francio, /ɑ/ malaperis kaj estas anstataŭigata per /a/.

Gramatiko

Substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj

La Franca lingvo havas du generojn kaj du numerojn, sed ne plu havas kazojn, escepte de pronomoj.

Verbo

En la franca lingvo estas konjugacioj. La verboj varias laŭ la gramatika persono, la modalo kaj la tempo. Estas tri grupoj de verboj (kaj du helpverboj).

Ekzemple : verboj konjugaciataj en la indikativo de la prezenco.

parler (paroli), unua grupo
Persono Verbo Tradukaĵo
je parle mi parolas
tu parles vi parolas
il, elle, on parle li, ŝi, oni (ĝi) parolas
nous parlons ni parolas
vous parlez vi parolas
ils, elles parlent ili parolas
finir (fini), dua grupo
Persono Verbo Tradukaĵo
je finis mi finas
tu finis vi finas
il, elle, on finit li, ŝi, oni (ĝi) finas
nous finissons ni finas
vous finissez vi finas
ils, elles finissent ili finas
prendre (preni), tria grupo
Persono Verbo Tradukaĵo
je prends mi prenas
tu prends vi prenas
il, elle, on prend li, ŝi, oni (ĝi) prenas
nous prenons ni prenas
vous prenez vi prenas
ils, elles prennent ili prenas
être (esti), helpverbo
Persono Verbo Tradukaĵo
je suis mi estas
tu es vi estas
il, elle, on est li, ŝi, oni (ĝi) estas
nous sommes ni estas
vous êtes vi estas
ils, elles sont ili estas
Wikipedia
Vidu la artikolojn de la


Francdevenaj Esperantaj vortoj

Multaj Esperantaj vortoj venas el la franca lingvo, kaj multege da esperantaj neologismoj simple estas francaj vortoj kun aldonita -o-finaĵo.

Ekzemploj : absorbi, adopti, brodi, diri, dormi, fini, honori, lavi, profiti, agresi, akomodi, asimili, ataki, deziri, doni, esperi, froti, grati, izoli, krii, lui, metodo, piki, proklami, rafini, regali, revi, debuti, disputi, refuti, repudii, aplaŭdi, brili, cedi, cirkuli, defendi, degeli, disocii, ekspedi, fenestro, improvizi, inventi, inspekti, instrui, kelkaj, kelkfoje, komerci, kongreso, kondamni, komenci, konsterni, liveri, manĝi, marĉandi, naŭzi, neĝo, neglekti, parolo, percepti, pesi, pluvi, protekti, respondi, rigardi, rikolti, traduki, vendi.

Tamen, multaj en tiuj vortoj ankaŭ ekzistas en aliaj latinidaj lingvoj.

Langrompilo

Fama franca langrompilo estas la frazo Le riz tenta le rat ; le rat tenté tâta le riz tentant.

Eksteraj ligoj

  [1]
  French 101 French for beginners and travelers (Angla)
  http://agence.francophonie.org/ La Francophonie (Franclingvio)
  Ethnologue raporto pri la franca
  Franca klavaro

Vidi ankaŭ

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net