Franca respublika kalendaro

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

En la fino de la 18-a jarcento en Francio okazis la Franca revolucio de 1789, kiu aboliciis monarkion kaj feŭdan reĝimon. En fluo de sciencemaj kaj kontraŭreligiaj pensoj, la revolucia registaro decidis anstataŭ Kristana Erao enkonduki novan kalendaran eraon, kaj komenci jarkalkulon de la tago de deklaro de la Franca Respubliko (22-a de septembro de 1792 laŭ Gregoria kalendaro). Ĉi tiu tago kongruis al la aŭtuna ekvinokso. Tiel, oni nomas tiun kreitan kalendaron Franca respublika kalendaro aŭ ankaŭ Franca revolucia kalendaro.

Franca respublika kalendaro

Ekzemple, la 1-a de januaro de 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la tago primidi de la 2-a dekado de Nivozo de CCVII (=207) laŭ la franca respublika kalendaro.

Tiu kalendaro nombras en la jaro 12 monatojn, kiujn konsistigas po 30 tagoj. Semajnon anstataŭas dekado (décade), entenanta 10 tagojn. Unu monato do konsistas el 3 dekadoj. La sistemo estas verko de Gilbert Romme kun helpo de Lalande, Delambre kaj Laplace. La nomoj de la monatoj kaj la tagoj estis proponitaj de Fabre D'Eglantine, membro de Konvencio, naskita en la sudfranca urbo Carcassonne, laŭ devenoj tre pliparte latina:

  • Tiuj de la tagoj laŭ latinlingvaj nombroj: primidi, duodi, tridi k.c.
  • Tiuj de la monatoj laŭ la sezonoj, la agrikultura ciklo en eŭropa Francio.

La jaroj estis skribitaj per romiaj ciferoj.

Nomo Ordnumero Daŭro laŭ
Gregoria kalendaro
Signifo de la nomo
Vendemiero la 1-a monato 22/23 sep - 21/22 okt fr. vendémiaire, de lat. Vindemia -- "rikolto de vinberoj"
Brumero la 2-a monato 22/23 okt - 20/21 nov fr. brumaire, de brume -- "nebula"
Frimero la 3-a monato 21/23 nov - 20/22 dec fr. frimaire, de lat. frimas -- "frostoj"
Nivozo la 4-a monato 21/23 dec - 19/21 jan fr. nivôse, de lat. nivosus -- "neĝa"
Pluviozo la 5-a monato 20/21 jan - 18/19 feb fr. pluviôse, de lat. pluviosus -- "pluva"
Ventozo la 6-a monato 19/20 feb - 20/21 mar fr. ventôse, de lat. ventosus -- "venta"
Ĝerminalo la 7-a monato 21/22 mar - 19/20 apr fr. germinal, de lat. germen -- "ĝermo"
Florealo la 8-a monato 20/21 apr - 19/20 maj fr. florial, de lat. floreus -- "florplena"
Prerialo la 9-a monato 20/21 maj - 19/20 jun fr. prairial, de lat. pratus -- "herbejo"
Mesidoro la 10-a monato 19/20 jun - 18/19 jul fr. messidor, de lat. messis -- "grenrikolto" kaj gr. doron -- "doni"
Termidoro la 11-a monato 19/20 jul - 17/18 aŭg fr. thermidor, de gr. therme -- "varmo" kaj doron -- "doni"
Fruktidoro la 12-a monato 18/19 aŭg - 16/17 sep fr. fructidor, de lat. fructus -- "frukto" kaj gr. doron -- "doni"

Notu kiel samsezonaj (laŭ sezonoj en Francio) monatoj havas komunan sufikson.

La 12 monatoj do konsistis 360 tagojn. Kvin pliaj tagoj (ses kun supertago) estis naciaj festotagoj je la fino de la jaro. Komence, ili estis nomataj sans-culottides (laŭ sans-culottes, "senkulotuloj" aŭ malriĉaj revolucianoj). Post 1795, ili estis nomitaj "komplementaj tagoj".

Inter tiuj, kiuj volis etendi la kalendaron post ĝia oficialado, estas malklare kiel kalkuli superjarojn post la jaro XIV.

La Revolucia Kalendaro ĝisvivis nelonge. Je la 9-a de septembro de 1805 Imperiestro Napoleono la 1-a dekretis forlason de la Revolucia Kalendaro profite al reuzo de la Gregoria kalendaro, kiu en Francio reefektiviĝis la 1-an de januaro de 1806. Tamen ekde la 6-a al la 23-a de majo de 1871, ĝi revalidis en la pariza ribelado Commune de Paris.

Enhavo

Riproĉoj

Ĝi estas tro franci-centrita: la nomoj de la monatoj kongruis al sezonaj kaj agrikulturaj cikloj de eŭropa Francio. Ekzemple al la tiamaj francaj kolonioj, ĝi ja tute ne taŭgis... Aliaj mezurunuoj kreitaj de Franca Respubliko kiel metro kaj litro estis difinitaj laŭ tutmondaj kriterioj.

La festotago estas décadi anstataŭ dimanĉo: unu el dek tagoj anstataŭ unu el sep, do tio estas ne nur kontraŭreligia (intence kaj malkaŝe), sed ankaŭ maloftigas la ripoztagojn! Sendube ne hazarde, ĉar multaj el la antaŭaj "Philosophes" (filozofoj) el burĝaj aŭ nobelaj klasoj, ekzemple Voltaire, ofte plendis, ke la kampuloj ne laboris sufiĉe kaj pasis tro da tempo, pro la dimanĉoj kaj aliaj religiaj festoj, "drinkante en la kabaredoj".

Influo de la kalendaro

Vortoj el la kalendaro aperas plurloke:

Eksteraj ligoj

  http://prairial.free.fr/calendrier/sommaire.html]



Vd. ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Kalendaro de Franca Revolucio

Vidu ankaŭ jenon:


This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net