|
Article on other languages:
|
Usona reĝisoro, scenaristo kaj filmproduktoro Francis Ford COPPOLA [fransis ford KOPola] naskiĝis je la 7-a de aprilo 1939 en Detroit, Miŝigano. Post kiam li lernis sian metion ĉe UCLA li faris plurajn mallongajn filmojn kaj la scenaron por Patton. Coppola famiĝis dum la 1970-aj jaroj kiel direktoro de The Godfather kaj The Godfather Part II, kiuj ambaŭ gajnis la Akademian Premion en la kategorio Plej Bona Filmo; la dua la unua sekvaĵo tion farinta. Sekve al tiu sukceso, li ekfilmigis ambician version de la romano Heart of Darkness de Joseph Conrad, rescenigita dum la Vjetnama milito. La filmo, Apocalypse Now ("Apokalipso Nun"), estis tiel atakata de problemoj, inkluzive de tajfunoj, drogmisuzo, kaj mensmalsanigado, kaj tiel ofte malfruigita, ke oni ofte kromnomis ĝin "Apokalipso Iam Ajn". La filmon same laŭdis kaj malamis la kritikuloj kiam ĝi finfine ekaperis, kaj la kosto preskaŭ bankrotigis la naskiĝantan studion de Coppola, American Zoetrope. Post longa emeritiĝo, Coppola rekomecis direkti, kun iom da sukceso komerca kaj kritika. The Godfather Part III, la tria epizodo de tiu epopea trilogio, aperis en 1990. Li ankaŭ produkis la ekfamigan filmon de George Lucas, American Grafitti. Li havas unu filino, Sofia Coppola, kiu ankaŭ fariĝis fama reĝisoro. Famaj filmoj:
Eksteraj ligiloj |
||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net