Mapo pri mondpokalaj sukcesoj (ĉampionoj bluaj ktp.)
La Futbala Mondpokalo (ankaŭ simple Mondpokalo aŭ Mond-Pokalo) estas ĉiukvarajara turniro de futbalo okazigata de FIFA, konkursata inter teamoj reprezentantaj landojn kaj teritoriojn. La unua Mondpokalo ludis en 1930 en Urugvajo kun sola 13 teamoj. Ekde 1998, 32 teamoj el la ses piedpilkaj federacioj ludas en diversaj stadionoj en unu lando (en 2002 en du landoj) por dufaza turniro. En la unua fazo, ĉiu teamo ludas po unu matĉon kontraŭ ĉiu el la ceteraj tri teamoj en sia grupo. La du plej sukcesaj teamoj el ĉiu de la ok grupoj rajtas konkursi en la branĉturniro en kiu post ĉiu matĉo la malvenkanto elturniriĝas, dum la venkantoj reludas ĝis ĉampiono estiĝas. Brazilo gajnis kvin Mondpokalojn, la plej granda numero de ĉiuj teamoj. Eŭropaj teamoj gajnis la pokalon naŭ tempoj kaj sudamerikaj teamoj gajnis ĝin ankaŭ naŭ tempoj. Teamoj de Nordameriko, Afriko, Azio aŭ Oceanio ne gajnis la pokalon.
La rezultoj de ĉiu Mond-Pokalo ĉi-subas. La turniro ne okazis dum 1942 nek 1946 pro Dua mondmilito.