Dum la romia epoko, la regiono ekde la jaro 25 antaŭ Kristo estis provinco de la Romia Imperio, kies ĉefurbo estis al urbo Ankyra. La ŝtato de la galatoj estis dividita en tri popolojn, kiuj konsistis el po kvar grandaj triboj. Inter la jaroj 44 kaj 25 antaŭ Kristo, ekzistis sendependaj reĝoj, regantaj la tutan regionon kaj do ĉiujn galatajn tribojn.
La Nova Testamento de la Biblio enhavas leteron de la apostolo Paŭlo al la kristanaj komunumoj de la provinco Galatia.