Gazeto

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Gazeto estas perioda publikigaĵo de konstanta formato kaj prezo, prezentanta ĉiajn novaĵojn. Plej ofte gazeto enhavas ankaŭ anoncojn, ekz. konatiĝajn anoncojn, ofte literaturan tekston, eble krucvortenigmon aŭ ŝakproblemon. Sinonimo estas periodaĵo. Specialaj gazetoj estas:

  • Taggazeto: gazeto kiu aperas plurfoje semajne (plej ofte ĉiutage krom dimanĉe) kaj, laŭ la aperritmo:
  • semajngazeto, ankaŭ nomata semajnulo, aŭ
  • monatgazeto, ankaŭ nomata monatulo;
  • Revuo: ampleksa gazeto aperanta malpli ol ĉiutage, ofte dediĉita al limigita temaro kaj ofte bunte ilustrita
  • Retgazeto: gazeto aperanta en Interreto kaj tie rekte legebla aŭ de tie elŝutebla.

Kelkfoje oni uzas la vorton "ĵurnalo" por taggazeto aŭ por revuo, sed pro la nefiksiteco de la signifo de ĉi tiu vorto, ĝi estas evitinda (vidu ĵurnalo).

Etimologie la vorto venas de nomo de monero (gazetta), kiu estis en Venecio la prezo de neregula publikigaĵo, la unua aperinta en Italio, en 1536: Gazetta di Venezia.

Enhavo

Difino

En sia plej ĝenerala difino, gazeto estas presaĵo de modera paĝaro, kiu en mallongaj periodaj tempospacoj, minimume unufoje semajne, aperas publike, peras novaĵojn el la tuta mondo kaj pri ĉiuj temoj kaj aĉeteblas de ĉiu. Kvar kriterioj estu do plenumitaj por povi paroli pri gazeto: aktualeco (tempoproksima raportado), periodeco (regula aperado), publikeco (alirebla por legantoj) kaj universaleco (enhava diverseco).

Gazeto estas, alie ol revuo, presorgano devigata al aktualeco kaj estas plej ofte strukturita en pluraj enhavaj rubrikoj kiel politiko, lokaj aferoj, ekonomio, sporto, felietono kaj nemoveblaĵoj, kiuj estas redaktataj de apartaj skipoj, kiuj respondecas ĉiu respektive por sia rubriko, sendepende de la aliaj.

La redaktejo estas sekcio en gazet- aŭ revu-eldonejo, kiu faras la ĵurnalisman laboron. La redakta laboro estas bazita sur la fundamento de la gazetara libereco kaj de la gazetara etiko. En aŭ por redaktejo verkas redaktistoj, ĵurnalistoj, liberaj ĵurnalistoj kaj volontuloj, kelkfoje ankaŭ esteraj fakuloj.

Historio

La unua regula gazeto nomiĝis Nieuwe Tydingen (Novaj komunikoj) kaj aperis ekde 1605 en Antverpeno. Eldonisto estis Abraham Verhoeven.

En 1609 Johann Carolus publikigis la gazeton Relation en Strasburgo, urbo kiu tiam ankoraŭ estis en germana teritorio. Pli malpli samtempe aperis en Wolfenbuttel en Brunsviko la gazeto Aviso.

En 1610 aperis la unua franclingva gazeto en Amsterdamo kaj en 1621 la unua anglalingva privata gazeto The Corante en Londono. Poste en Francio en la jaro 1631 aperis la Gazette de France, fare de Theophraste Reneaudot.

Kaj fine sed ne fone: ekzistas ankaŭ gazetoj en Esperanto.

Listo de gazetoj ordigitaj laŭ landoj

Vidu Listo de gazetoj

Ligoj

  • Rigardu Kiosken; vi tie povas legi gazetojn el la tuta mondo.

Vidu ankaŭ jenon:


Eksteraj ligiloj

  http://www.newspaperindex.com
  http://www.stateofthenewsmedia.org/narrative_newspapers_audience.asp?cat=3&media=2
  http://www.metro.lu

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net