|
Article on other languages:
|
Geografio (de la grekaj vortoj γη [ge] = "tero", kaj γραφειν [grafejn] = "priskribi") estas scienco, kiu studas la strukturon kaj fizikajn ecojn de la tersurfaco kaj ilian interagon kun la homaj agoj. Ĝi do priskribas la spacajn strukturojn kaj okazaĵojn sur la tersurfaco, la efektojn de tiuj strukturoj kaj okazaĵoj al la homa agado, kaj la efektojn de homa agado al la tersurfaco. La geografio do kombinas naturajn kaj sociajn sciencojn. Ĝi kreas konceptojn por la komprenado kaj la solvado de problemoj inter la homoj kaj ilia medio. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj tutmonda niveloj.
Geografiaj objektoj
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto Vd. ankaŭ: Geografiaj nomoj. Geografiaj sciencojPro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: Branĉoj de geografio
Intersciencaj geografiaj disciplinojAntropogeografio ~ Astronomika geografio ~ Biogeografio ~ Etnogeografio ~ Fitogeografio ~ Historia geografio ~ Medicina geografio ~ Milita geografio ~ Veterinara geografio ~ Zoogeografio Geografoj kaj vojaĝantojGeografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) — Taleso, Anaksimandro k.a. Jen listo de kelkaj elstaraj vojaĝantoj kaj esploristoj:
Ĉefaj geografiaj diskutojTiuj ĉi diskutoj estas ĝis nun aktualaj por geografio kaj ludas gravan rolon en la scienco. Supozeble, ili ne havas unuecan solvon. Multaj geografiaj diskutoj estas lokitaj en terminologio, klasifikado kaj aliaj ŝajne formalaj aferoj. Tamen terminologio kaj klasifikado estas fakte esenco de teoriaj vidpunktoj de diversaj sciencistoj: tiel malantaŭ diskuto pri terminoj ofte staras sciencaj skoloj, teorioj kaj hipotezoj.
kaj aliaj. Vidu ankaŭ jenon:Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net