|
Article on other languages:
|
George BOOLE [ĝorĝ bu:l], esperantigata kiel Georgo Buleo (naskiĝis la 2-an de novembro 1815 en Lincoln, Lincolnshire, Anglio, kaj mortis la 8-an de decembro 1864 en Ballintemple, Irlando) estis brita aŭtodidakta matematikisto kaj filozofo. Buleo formulis la bulean algebron, poste nomitan laŭ li, kiu formaligas logikajn deduktojn. Laŭ li oni nomis ankaŭ ver-valorajn datentipojn en pluraj programadlingvoj, ekz. bool en Algol 68 kaj C++, kaj boolean en Java. Buleon, pro lia laboro, honoris per medalo la Reĝa Societo kaj li ricevis profesorecon ĉe la Reĝina Kolegio en Cork, Irlando, kie li instruis ĝis sia morto. Li mortis, nur 49-jara, pro la sekvoj de malvarmumo. Verkoj
Eksteraj ligiloj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net