Poll without page-refresh
Article on other languages:
George Walker BUSH [Prononcu: ĝorĝ ŭakr buŝ ], la kvardek-tria Prezidento de Usono , naskiĝis la 6-an de julio , 1946 , en New Haven , Konetikuto . Li estas filo de George H. W. Bush . Lia frato Jeb Bush (John Ellis "Jeb" Bush) elektiĝis guberniestro de Florido. Lia edzino estas Laura Welch, kaj la paro havas du ĝemel-filinojn, Barbara kaj Jenna.
Dum lia prezidenteco (2001 – ) okazis:
2001 – En frua prezidanteco, Bush subtenas kaj efektivigas malpliigon de enspez-impostoj, kaj rabaton de jam-pagitaj impostoj al pagintoj.
2001 – Terorisma atako kontraŭ la Ĝemelturoj kaj Pentagono, la 11-an de septembro
2001 – Invado en Afganion kontraŭ Al Qaeda kaj la taliboj
2002 – Bush subskribas (tiel do efektivigante) la akton "Neniu Infano Postlasata" (angle No Child Left Behind ), kiu celis draste plibonigi la edukon por malriĉaj lernantoj.
2002 – Kontadaj skandaloj en Enron kaj aliaj gravaj firmaoj
2002 – Bush proponas "preventan" atakon kontraŭ la reĝimo de Saddam Hussein en Irako
2003 – Bush efektivigas militon en Irako, kiel gvidanto de koalicio konsistanta el Usono , Britio , Kartvelio , Aŭstralio , Koreio , Pollando , Rumanio , Elsalvadoro , Bulgario , Azerbajĝano , Mongolio , Ĉeĥio , Danio , Albanio , Armenio , Makedonio , Bosnio , Estonio , Kazaĥio , Moldava Respubliko , Litovio , Slovakio , Latvio , Italio , Japanio , Norvegio , Singapuro , Nederlando , Portugalio , Ukrainio , Hispanio , Honduro , Nikaragvo , Dominikana Respubliko , Filipinoj , Tajlando , Hungario , Nov-Zelando , Tongo , kaj Islando , laŭ la doktrino de Bush .
2004 – Post sia reelektiĝo Bush nomis sian sekurecan konsilanton Condoleezza Rice ministro pri eksteraj aferoj.
2005 – Malsukcesa provo mortigi Bush-on en Tbilisi , Kartvelio .
2005 – Uragano Katrina trafas la Usonan marbordon ĉe Golfo de Meksiko , kaj Bush agnoskas malsukcesojn en la Federala reago al la krizo.
Li estis membro de la sekreta Yale universitata grupo Kranio kaj tibio (Skull and Bones ).
Li reelektiĝis en 2004 kontraŭ John Kerry , akirinte 59 459 765 voĉdonojn, ĉ. 3,7 milionojn pli ol Kerry.
Eksteraj ligiloj
http://www.whitehouse.gov/president/gwbbio.html
http://www.hist.umn.edu/~ruggles/Approval.htm
http://www.georgewbush.com
http://www.whitehouse.gov/news/releases/2002/02/20020214-5.html