Gerrymander

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Kartuna mapo kiu devenis la vorto Gerrymander.

Gerrymander estas angla vorto kiu signifas "fi-dislimi". Ĝi estas intenca manipulado de politikaj limoj (en Usono specife de elektaj distriktaj limoj) por dumtempa elekta avantaĝo, kutime por la posten-tenantoj.

La termino venis de la nomo de frua ŝtatestro de Masaĉuseco, Elbridge GERRY. Du raportistoj rigardis novan elektan mapon kaj unu komentis al la alia ke unu el la novaj distriktoj aspektis ĝuste kiel salamandro (salamander en la angla). La alia replikis ke ĝi aspektas kiel gerrymander. La nomo fiksiĝis kaj estas nun kutime uzata de angla-parolantaj politikaj sciencistoj.

Unu formo de fi-dislimado okazas kiam la limoj de distrikto ŝanĝiĝas por elimini iun parton kun alta koncentreco de homoj kiuj voĉdonas por difinita politika partio. Alia formo okazas kiam regiono de alta koncentreco de voĉdonantoj por iu partio estas disigita al kelkaj distriktoj, certigante ke la partio havas malgrandan plejparton en multaj distriktoj anstataŭ grandan plejparton en nur unu distrikto. Ofte tiaj ŝanĝoj de limoj okazas por kompensi longe ignoritan malegalecon, ekzemple kiam kreante en Usono distrikton de plejparte nigruloj.

Uzado de gerrymandering por la celo de malpliigi la politikan influon de minoritataj grupoj estas kontraŭleĝa en Usono laŭ la Akto de Elektaj Rajtoj de 1965. Tamen la usona ĉefkortumo decidis ke gerrymandering por la celo de pliigi aŭ malpliigi la influon de politika partio ne estas kontraŭleĝa.


Eksteraj ligiloj

  http://www.fairvote.org/articles/bbcnews100804.htm
  http://www.abc.net.au/elections/federal/2004/items/200408/s1172393.htm
  http://www.westmiller.com/fairvote2k/in_gerry.htm
  http://www.lib.utexas.edu/maps/united_states/us_terr_1860.jpg

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net