Gmail

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Gmail estas enreta retpoŝtilo de Google. Kiam la firmao lanĉis la servon je la 1-a de aprilo 2004, unue oni pensis ke temis pri ŝerco. Finfine oferti 1 Gbitokon da senpaga retspaco siatempe estis vere nekutima. Sed poste iĝis klara ke tute ne temis pri ŝerco. Aliaj provizantoj de senpagaj retkestoj kiel Hotmail kaj Yahoo estis devigataj serioze plibonigi ilian servon por povi konkurenci.

En januaro 2007 Gmail ofertas jam 2800 Mbajtoj da senpaga retspaco por retmesaĝoj.

Momente la servo ankoraŭ estas en beta-fazo. De mallonge nun ankaŭ eblas rekte aliĝi. Antaŭe oni devis esti invitata de iu kiu jam uzis la servon.

La esperanta versio ankoraŭ ne disponeblas, kvankam ĝi estas jam delonge tradukita.

Privateco

La Gmail-projekto estas financita pere de celitaj reklamaj mesaĝoj kiuj aperas flanke de la retpoŝta mesaĝo. Ĝi uzas la saman metodon kiun aplikas ankaŭ la retejan serĉilon. Retmesaĝoj estas skanitaj per robotoj kaj aperas reklamaj tekstmesaĝoj kiuj enhave similas al la retpoŝta mesaĝo mem. Tiel eblas aperigi anoncojn kiuj vere povus interesi homojn. Retmesaĝo kun la teksto Ĉu vi konas bonan hotelon en Parizo? povus tiel esti akompanataj de anoncoj por hoteloj en Parizo. Google ĵuras respekti la privatecon de la uzantoj, sed venas multe da kritiko je tiu ĉi sistemo.

Eksteraj ligiloj

 Oficiala retejo de Gmail
 Petu aperigon de Esperanta Gmail


Komputiko
Ĉi tiu artikolo pri "Gmail" ankoraŭ estas ĝermo pri komputika temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post alklako al la butono redaktu. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net