|
Article on other languages:
|
La Golfo de San-Francisko (angle: San Francisco Bay [sen fr'nciskoŭ bej]) estas golfo de la Pacifiko, kun kiu ĝi estas ligita nur per la markolo de la Ora Pordego (Golden Gate ['goŭldn gejt]). Ĝi situas en la usona ŝtato Kalifornio. La golfo iam (1850) havis, kune kun San-Pablo-Golfo, longon de pli ol 80 km kaj areon de ĉ. 1750 km² sed pro arta digado kaj sekigo nun restas nur ĉ. 1200 km². La urbo San-Francisko situas sur la kabo de la duoninsulo, kiu formas la sudan flankon de la markolo. Aliaj urboj proksime de la golfo estas Oakland, Berkeley, kaj San José. Norde la golfo transiras en la San-Pablo-Golfon, en kiun fluas (tra Suisun-Golfo) la rivero Sakramento. La golfon transiras kvin aŭtovojaj pontoj:
La spino de la publika trafiko inter San-Francisko kaj la orienta flanko de la golfo estas la sistemo BART. Sude de San-Francisko trafikas la trajnoj de Caltrain. La regiono ĉirkaŭ la sudo de la golfo estas nun konata kiel la Silicia Valo. Eksteraj ligiloj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net