Grafika uzantinterfaco

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
KDE 3.5 - unu el multaj grafikaj uzantinterfacoj por Uniksaj sistemoj.

Grafika uzantinterfaco (GUI) aŭ Grafika fasado estas homa-komputila interfaco en kiu por dialoga eneligo anstataŭ vortoj estas uzataj bildoj. Origine komputiloj havis nur komandliniajn interfacojn ankaŭ nomitaj ŝel-interfacoj. La grafika uzantinterfaco prezentas ekranon kaj konsistas el kaj teksto kaj grafiko, kiun la uzanto rekte povas agordi per ekzemple klavaro kaj muso. GUI-programoj kutime proponas diversajn piktogramojn, butonojn, menuojn, objektojn, kiujn la uzanto povas stiri kaj agordi.

La GUI-programo nevideble tradukas la klavarajn tajpojn kaj musklakojn al komandoj, kiujn la operaciumo plenumas. Tiel la uzanto povas regi la tutan komputilon, se li scias kie kaj kiel agordi la eblajn opciojn.

Sistemoj, kiuj subtenas GUI-ojn

Mac OS, Vindozo, NEXTSTEP kaj Fenestra Sistemo X (Uzata en Unikso kaj Linukso). Fenestra Sistemo X plivastiĝas per ilgarnituroj kiel Motif (CDE), Qt (KDE), GTK+ (GNOME) kaj EFL (Enlightenment E17).

Vidu ankaŭ

Fontindikoj

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net