Graptolito

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Tetragraptus fruticosus, malkaŝita en Aŭstralio
Spirograptus spiralis, kvazaŭ en lerneja ardezo

Graptolito, aŭ graptolitedoj laŭ la klado, estas animaloj studataj de la Paleozoologio inter la Senvertebruloj. Ili estas fosilioj troveblaj tutmonde. Ĝi utilas por datigi kuŝejojn de la epoko Paleozoiko. Ĝi estas formortintaj specioj.

Enhavo

Priskribo

La vorto "graptolito" signifas laŭvorte el la greka "ŝtono kun skribaĵo", ĉar kelkaj ardezoj de la Paleozoiko. Tiu ardezoj similas al lernejaj ardezoj sur kiu iu infano estus skribinta aŭ desegninta geometrikaĵojn, fakte ili aspektas kvazaŭ nehoma skribaĵo. La supozataj "literoj" estas fakte kelkmilimetraj restaĵoj de animaloj kun formo de folioj de foliaro aŭ branĉo, bretaro, dentaro, segilo, ktp., foje spiralaj foje kurbaj foje branĉataj. Tiuj restaĵoj konsistas el kitino. Temas pri koloniaj organismoj kiuj disvolviĝas el unu embrio, sed kiuj restas interkonektitaj laŭ komuna akso.

Kelkaj el ili estis surfunde vivintaj kolonioj kaj kelkaj kreskis kun algoj kiuj vivis libere en la maro. La plej evoluintaj posedis vezikojn por ŝvebi en la akvo.

Taksonomio

Dumlonge la sciencistoj lokigis la graptolitojn ene de la zoologia sistemo apud la koraloj, ĉar ambaŭ estas (aŭ estis respektive) kaj koloniaj kaj primitivaj animaloj. Tamen la pola paleontologo W. Kozlowski pruvis, ke la akso de la graptolitoj estas fakte indikilo de malproksima parenceco inter graptolitoj kaj vertebruloj, ĉar tiu akso sufiĉe similas al spin-kordo laŭ strukturo kaj laŭ funkcio. Pro tio ili havus pli superan lokon ol koraloj kaj pli proksiman al vertebruloj.

Tipoj

Tipoj de graptolitoj estas jenaj:

  • Camaroidea
  • Crustoidea
  • Dendroidea
  • Graptoloidea
  • Stolonoidea
  • Tuboidea

Referencoj

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net