Gregoria kalendaro

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Gregoria kalendaro estas nuntempe la plej vaste uzata kalendaro en la mondo. Ĝi estis unue proponita de kalabria kuracisto Aloysius Lilius kaj oficiale adoptita de la papo Gregorio la 13-a, laŭ kies nomo ĝi estis nomita. La kalendaro estis oficiale enkondukita la 24-an de februaro, 1582 pere de papa deklaro Inter gravissimas. Ĝi estas reformita Juliana kalendaro.

Jaroj en reformita kalendaro plu nombriĝas laŭ la sistemo de Juliana kalendaro, kiuj tradicie nombriĝas ekde la nasko de Jesuo Kristo, tiun jaron oni nomas "anno Domini" (AD) aŭ nia (nova) erao (n.A),[1] kaj foje estas nomata kiel "komuna erao" (KE), foje ankaŭ nomata "Kristana Erao"[2]

La ŝanĝoj, kiujn faris Gregorio, korektis la drivon de la civila kalendaro, kiu aperis pro tio, ke meza Juliana kalendara jaro (ekzakte 365,25 tagoj) estis iom tro longa, kio kaŭzis tion, ke la tago, kiam oni festis Paskon, drivis malrapide kompare al la civila kalendaro (vidu Computus).

La Gregoria kalendara sistemo ellasis 10 tagojn por denove sinkronigi la kalendarojn kaj teni ĝin sinkrona laŭ la jena regulo de superjaro:

Ĉiu jaro, kiu divideblas per 4 sen resto, estas superjaro, krom la jaroj, kiuj senreste divideblas per 100; cent-jaroj, kiuj tamen divideblaj per 400, plu restas superjaroj. Ekzemple la jaro 1900 ne estis superjaro, kvankam la jaro 2000 estis tia.[3]

Laŭ Juliana kalendaro, ĉiuj jaroj, kiuj senreste divideblas per 4, estis superjaroj.

Enhavo

Historio

Kialoj por reformo

Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, printempa festo, iafoje okazis en la vintro!

Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.

Tio estis la solvo de Aloysius Lilius en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.

Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.

En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.

Akcepto de la kalendaro en diversaj landoj

Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:

Strukturo de la kalendaro

La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.

Jaroj

Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.

Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:

Monatoj

Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:

Parto de la tombejo de la Papo Grigori la 8-a kun celebroj okaze de enkonduko de Grigoria kalendaro
N-ro Nomo Tagoj
1 Januaro 31
2 Februaro 28 aŭ 29
3 Marto 31
4 Aprilo 30
5 Majo 31
6 Junio 30
7 Julio 31
8 Aŭgusto 31
9 Septembro 30
10 Oktobro 31
11 Novembro 30
12 Decembro 31

La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.

Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.

Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).

Semajno

Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:

La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.


Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...

Mnemonika verso

Tridek tagoj en septembro,
april', junio, kaj novembro;
Ĉiuj kromaj de la kalendar'
Tridek-unu havas, krom februar',
Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
Sed dudek-naŭ en superjar'.
- Tradicia angla poemo; elangligis Mateo McLAUCHLIN

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Tiu erao estis kreita nur en la 6a jarcento fare de romia monaĥo Dionysius Exiguus
  2. http://merriam-webster.com/dictionary/common%20era Merriam Webster Online Dictionary|
  3. Enkonduko en kalendaron. (13 September 2007). United States Naval Observatory.

Eksteraj ligiloj

  http://www.tondering.dk/claus/calendar.html
  http://www.norbyhus.dk/calendar.html
  http://www.bluewaterarts.com/calendar/NewInterGravissimas.htm
  http://hermes.ulaval.ca/~sitrau/calgreg/bulle.html

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net