|
Article on other languages:
|
Gronlando aŭ Grenlando, en arkaika esperanto ankaŭ Groenlando (gronlandlingve Kalaallit Nunaat, "lando de gronlandanoj"; dane Grønland [gronlan], "Verdlando") estas insulo en Nordameriko, en arkta parto de Atlantiko. Ĝi estas parto de la Dana Reĝlando kiel aŭtonoma teritorio.
Ĝi estas la plej granda insulo en la mondo (ne kalkulante kontinentojn kiel Aŭstralio). Ĉirkaŭ 81% da teritorio estas kovritaj de glacio. Gronlando estis kolonio al la norvega krono ĝis 1814, kiam ĝi iĝis formale dana kolonio, ene de dan-norvega persona unio. Ĝi iĝis plensenca parto de Reĝlando Danio en 1953. Dana parlamento (Folketinget) koncedis aŭtonoman regon (hjemmestyre) je la 1-a de majo 1979, efikonte sekvajare. Reĝino de Danio Margareto la 2-a restas gronlanda regnestro.
HistorioĈefartikolo: Historio de Gronlando Oni ne scias, kiam la gronlandaj indiĝenoj atingis ĝin. Islandaj pioniroj trovis ĝin senhoma ĉirkaŭ jaro 986. Ili establigis tri loĝlokojn proksime je la sudokcidenta pinto de la insulo, loĝadotaj dum iom da jarcentoj. La nomo "Gronlando" venas de tiuj skandinavoj. Laŭ islandaj sagaoj, Eiríkur Rauði (Erik la Ruĝa) ekziliĝis el Islando pro murdo. Li, kun lia familio kaj sklavoj, foriris per vikinga ŝipo al onidira lando nordokcidenten. Li nomis la landon "Verda Lando" por logi pliajn pionirojn. La skandinavoj pli-malpli bone kunvivis apud ekloĝantajn eskimojn, kaj oni tien sendis kristanan episkopon. En 1386, Gronlando iĝis parto de la Unio de Kalmar kaj poste de la duobla monarĥio Danio-Norvegio. Post kvincent jaroj, la loĝlokoj simple malaperis, probable pro malsatego dum klimataĉo de Malgranda Glaciepoko de 15-a jarcento. La ostoj tiamaj montras ŝpurojn de nutraĉado. Danio tenis posedon de la mortanta kolonio laŭ Traktato de Kielo (1815). Norvegio pledis pri la lando en la 1920-aj jaroj, sed la pledon malaprobis Ligo de Nacioj, ĉefe pro kontraŭleĝa okupo fare de norvegaj koloniistoj. Gronlando ankaŭ aperas kiel Gruntland ("Grund-lando", pro malprofundaj golfoj) en fruaj mapoj. Ne certas, ĉu grøn estas misskribo anstataŭ grunt aŭ male. Geografio
Mapo de Gronlando el CIA World Factbook
Ĉefartikolo: Geografio de Gronlando La norda ekstremo de Gronlando ne estas kovrita de glacitavolo ĉar aero estas tro seka por produkti neĝo-n, esencan por kreo kaj tenado de glacitavolo. Se la gronlanda glacitavolo tute fandiĝus, Gronlando plej probable aperus insularo, anstataŭ insul-kontinento. EkonomioĈefartikolo: Ekonomio de Gronlando Gronlando suferis ekonomian malkreskon en fruaj 1990-aj jaroj, sed de 1993 stato de ĝia ekonomio pliboniĝis. La Aŭtonoma Registaro de Gronlando sekvis zorgan fiskan konduton de malfruaj 1980-aj jaroj, kiu ebligis buĝetajn superavitojn kaj malaltan inflacion. De 1990 Gronlando havis deficiton pri ekstera komerco post fermo de la lasta minejo pri plumbo kaj zinko. Nuna Gronlando fundamentas sur fiŝkaptado kaj ties eksporto. La plej grava produkto laŭ enspezo estas salikoketo. Malgraŭ reesplorado pri hidrokarbonaĵoj kaj ercoj, pluraj jaroj necesos por realigi produktadon. Turismo estas la nura fako ofertanta baldaŭan ŝancojn, kaj eĉ tiu estas limigita pro la alta kosto kaj mallonga sezono. Publika sektoro, inkluzivante publikposedajn firmaojn kaj magistratojn, ĉefrolas en la gronlanda ekonomio. Ĉirkaŭ duono de la registaraj enspezoj venas kiel subteno de dana registaro. Vidu ankaŭ
ReferencoAliaj projektojEksteraj ligiloj
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net