Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie.
En akustiko kaj telekomunikado, la harmono de ondo estas komponanta frekvenco de la signalo tio estas entjera oblo de la fundamenta frekvenco. Ekzemple, se la frekvenco estas f, la harmonoj havas frekvencojn 2f, 3f, 4f, ktp.
En muzikaj terminoj harmono estas komponantaj paŝoj de harmona tono kiu sonas ĉe entjeraj obloj pli supre ol la nomata noto estante ludita sur muzika instrumento. Ne-entjeraj obloj nomiĝas partharmonaj aŭ neharmonaj akcesoraj tonoj. Estas la amplitudoj kaj frekvencoj de la harmonoj kaj partharmonoj kiuj donas al malsamaj muzikiloj iliajn malsamajn tembrojn (malgraŭ ne kutime estante detektitaj aparte per la nelerta homa orelo), kaj la aparta kombino de la akcesoraj tonoj de du muzikiloj ludantaj en unisono permesas ke oni perceptas ilin kiel apartaj muzikiloj. Sonorilo havas pli klare konkretajn partharmonojn ol la plimulto da muzikiloj.
La harmonoj povas havi amplitudojn de iuj ajn grandecoj.
En multaj muzikaj instrumentoj, eblas ludi la suprajn harmonikojn sen la fundamenta tono estante ekzistanta. En simpla kazo (ekz. bekfluto) ĉi tiu havas la efikon de farante la notpitĉo ascendas unu oktavon; sed en pli kompleksaj kazoj multaj aliaj notpitĉojn variadojn okazigas. En iu kazoj ĝi ankaŭ ŝanĝas la tembron de la tono. Ĉi tiu estas parto de la normala maniero de ludi pli altajn notojn kun blovinstrumentoj, tekniko nomita preterblovado. La progresinta tekniko de ludi multharmonojn ankaŭ produktas harmonojn. Sur kordinstrumento eblas produkti tre pure sonantajn notojn, kiujn ludistoj nomigas "harmonojn". Ili havas misteran kvaliton, kaj ankaŭ havas altan notpitĉon, kiu situis sur la verticoj de la kordoj. Harmonoj povas kutimi kontroli je unisono la agordon de kordoj kiuj ne agordiĝas al la unisono. Ekzemple, delikata fingrado de la nodo en la mezo de la plej alta kordo de violonĉelo produktas la saman pitĉon kiel delikata fingrado de la nodo ĉe la distanco triono de la supro de la dua plej alta kordo. Por la voĉo vidu supertonan kantadon, kiu uzas harmonojn.
Harmonoj povas uziĝi por aŭ konsideriĝi kiel la bazo de ĝusta tonigado sistemoj. Komponisto Arnold Dreyblatt povas produkti diversajn harmonojn kun la sola kordo de lia modifita kontrabaso per iomete ŝanĝi lian unikan arĉan teknikon meze inter batado kaj arĉado de la kordoj.
La fundamenta frekvenco estas la inverso de la periodo de la perioda fenomeno.