Havajo

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
flago de Usona ŝtato Havajo
mapo de Havaj-insularo

Havajo (angle, Hawaii; havaje, Hawai‘i; [ha-ŬAJ-’i] aŭ [ha-VAJ-’i]) estas vulkana insularo en la Pacifika Oceano, kiu fariĝis la 50-a ŝtato de Usono je la 21-a de aŭgusto 1959.

Inter la ŝtatoj de Usono, Havajo havas kelkajn distingojn:

  • la ŝtato kun la plej suda loko en Usono (Suda Pinto, angle South Point, ĉe la insulo de Hawaii).
  • la sola ŝtato kiu situas tute en la tropikoj.
  • unu el du ŝtatoj ekster la 48 konektitaj ŝtatoj de Usono (la alia estas Alasko).
  • la sola ŝtato kies lando ankoraŭ kreskadas pro aktivaj vulkanoj.
  • unu el du ŝtatoj kies loĝantaro ne havas majoritaton de blankuloj (la alia estas Kalifornio).
  • la ŝtato kiu havas la plej grandan proporcion de aziaj personoj.
  • la ŝtato kun pli da endanĝerigataj specioj ol la aliaj.
  • la sola ŝtato kiu produktas kafon kiel ĉefa industrio.

La ŝtato inkluzivas 19 insulojn kaj atolojn en la centra Pacifika Oceano. La ok plej grandaj insuloj de Havajo, kaj la insuloj kiuj havas daŭrajn loĝantarojn, estas: Hawaii, Kauai, Lanai, Maui, Molokai, Oahu, Niihau, kaj Kahoolawe. Tiuj ĉi insuloj situas en la sudorienta parto de la insularo. Ĉiuj el la insuloj formiĝis per vulkana agado; aktuala vulkana agado okazas sur la insulo Hawaii.

Koordinatoj: 21°18′N 157°47′U / 21.3, -157.783Koordinatoj: 21°18′N 157°47′U / 21.3, -157.783
Loĝantaro: 1,211,537 (en 2000)
Ĉefurbo/Plej granda urbo: Honolulu
Lingvoj: Angla (Usonangla), Havaja

Enhavo

Ekonomio

La ĉefaj industrioj en Havajo estas turismo kaj agrikulturo (ĉefe sukerkano kaj ananaso). Turismo estas la plej granda industrio en Havajo, kun multaj hoteloj sur ĉiuj el la ĉefaj insuloj. La malneta produkto en Havajo je 2003 estis USD $47 miliardoj.

Historio

Polinezianoj, kiuj eble venis de la insuloj Marquesas kaj Society, unue alvenis en la Havajaj insuloj inter la 3-a kaj 10-a jarcentoj. La brita kapitano James Cook estis unu el la unuaj eŭropanoj kiuj alvenis en Havajo. Li nomis la insularon 'la Insulojn Sandwich', laŭ la 4-a grafo de Sandwich.

Je 1795, la ĉefo de la insulo Hawaii, Kamehameha, venkis la ĉefojn de ĉiuj el la aliaj insuloj, escepte de la insulo Kauai, kies ĉefo pace submetis sin al la regno de Kamehameha la 1-a.

Havajo estis regno sendependa ĝis la jaro 1893. Kelkaj ne-havajaj personoj, inkluzivante la usonan ministron John Stevens, konspiris faligi la reĝinon Liliuokalani. Sen la rajtigo de la usona registaro, kaj kun la helpo de la usona mararmeo, ministro Stevens kreis registaron provizoran. Je la 17-a de januaro 1893, la reĝino Liliuokalani abdikis sian tronon. La nova registaro iĝis la Respubliko de Havajo, kiu petis la usonan registaron ke ĝi aneksu Havajon. Samtempe, la reĝino petis al la usona prezidanto Grover Cleveland ke li renversu la faligon de la regno, sen sukceso.

Poste, je 1898, la usona registaro aneksis Havajon kiel teritorion. Je la 7-a de decembro 1941, la japana flugarmeo atakis la usonan mararmeon ĉe Pearl Harbor sur la insulo Oahu, proksime al la urbo Honolulu; sekve, Usono komencis militi kontraŭ Japanio en la Dua mondmilito.

La maniero ke Usono aneksis Havajon eĉ nun estas temo de kontroverso. Oni diras ke Usono regis Havajon sen partopreno de la indiĝenoj, laŭ kolonia maniero. Uzi havajan lingvon iam estis kontraŭleĝa. Ĉar la estroj de la plantejoj stimulis enmigron de homoj de aliaj etnoj (ĉinoj, japanaj, k.t.p.), tiamaniere Havajanoj fariĝis minoritato en sia propra tereno.

Je la 21-a de aŭgusto 1959, Havajo fariĝis ŝtato en Usono post balotado en kiu 93% el la balotantoj elektis ŝtatecon. La ekonomio de Havajo rapide ekspansiiĝis en la postaj jaroj. La Unuiĝintaj Nacioj forigis Havajon de la Listo de Neaŭtonomiaj Teritorioj. La Respublikana Partio, kiun subtenis la potencaj plantejaj firmoj, perdis povon, kaj dum lastaj kvar jardekoj, la plej pova partio estis Demokrata.

Je 1993 la usona prezidanto Bill Clinton subskribis Publikan Leĝon 103-150; ĝi esprimas bedaŭron por la usona partopreno en la faligo de la havaja regno. La reprezentantoj al la usona Kongreso proponas ke estu leĝo kiu ebligas la havajan popolon negoci kun la usona registaro nacio-al-nacio, en la sama maniero kiel la indiĝenaj popoloj de Norda Ameriko.

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Havajo
  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Havajo

Ekstera ligo

  http://www.hawaii.gov
  http://www.gohawaii.com
  http://www.hawaii.edu


 
Ŝtatoj kaj teritorioj de Usono
Flago de Usono
Ŝtatoj de Usono Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Delavaro | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojo | Indianao | Iovao | Kalifornio | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Norda Dakoto | Norda Karolino | Nov-Hampŝiro | Nov-Jorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Okcidenta Virginio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Rod-Insulo | Suda Dakoto | Suda Karolino | Teksaso | Tenesio | Utaho | Vajomingo | Vaŝingtonio | Vermonto | Virginio | Viskonsino
Federacia distrikto Distrikto Kolumbio
Dependaj teritorioj Bakerinsulo | Gvamo | Hoŭlando | Jonstonatolo | Ĵarvisinsulo | Kingmanrifo | Midvejinsulo | Nord-Marianoj | Palmiro | Puerto-Riko | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vejkinsulo

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net