Helpo:Konsiletoj

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Konsiletoj por la vikipediisto:

  • Skribu artikolon laŭ neŭtrala vidpunkto.
  • Ne kontribuu uzante kopirajtaĵon! La vikipedio estas sub la GFDL.
  • Por demandoj pri lingvo, ni rekomendas: Utilaj informoj kaj vikipedio:Lingvaĵo.
  • Nomu novan artikolon laŭ la reguloj ĉe Titoloj de artikoloj.
  • Aldonu linirompojn por plifacile vidi ŝanĝojn estontece.
  • La vikipedio ne estas vortaro: por vortoj iru al la jam disvolvita Reta Vortaro aŭ la projektita vikivortaro.
  • La vikipedio ne estas TTT-katalogo: por tio iru al DMoz.
  • Mallonga artikolo kun multaj ligoj (al subtemoj) estu preferata al longa artikolo kun malmultaj ligoj.
  • Mallonga, nekompleta artikolo estas preferata al neniu artikolo.
  • Skribu aŭdace, ne timeme, por instigi bonan revizion.
  • Skribu pri temo, kiu interesas vin tre multe.
  • Skribu pri via lando, urbo, gento, religio, profesio, metio, ŝatokupo, lokoj vizititaj, ktp.
  • Skribu pri temo, kiun vi studas aŭ deziras prilerni. Skribu skize, kaj poste plenigu la skizon dum vi plulernas.
  • Kontribuu per artikolo, kiun vi verkis por alia TTT-ejo, lernejo, ktp.
  • Kontribuu per redaktado.
  • Malgranda kontribuaĵo hodiaŭ estas pli bona ol pli granda kontribuaĵo morgaŭ.
  • Stilo klara estas preferata al stilo parada, amuza aŭ eĉ gramatike perfekta.
  • La plimulto de legantoj nur vidos la unuan ekranon de via artikolo, do preferu skribi en la piramida stilo.
  • Antaŭ konservi tralegu vian tekston, pli bone dufoje, pri eraroj. Kaj trian fojon post la konservado. Ni prezentu bonan lingvon!
  • En artikolo pri persono, tutmajuskligu la familinomon je la unua okazo.
  • Evitu eŭropcentrismojn!
  • Ĉiam kontrolu ŝanĝojn de anonimaj kontribuantoj.
  • Se vi deziras aldoni paĝon pri nacio, bonvolu vidi Por Aldoni Nacion.
  • Traduku artikolon, kiu estas en via nacilingva vikipedio.
  • Uzu interlingvajn ligojn!
  • Disvastigu la Vikipedion!
  • En diskutpaĝoj: ĉiam subskribu viajn komentojn pri artikoloj (sed neniam subskribu en la artikoloj mem). Oni povas tajpi tildon (~) trifoje por facile subskribi sian nomon kaj kvaran tildon por aldoni la daton.
  • Utiligu la Provejon por testi formataĵojn.
  • Se vi verkas pri historiaj aferoj, uzu la tempo-formon pasinteco (-is).
  • Se estas biografia artikolo, sekvu la stilogvidon por biografiaj artikoloj

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net