Henriko la 8-a (Anglio)

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Henriko la 8-a

Henriko la 8-a (de Anglio) (28-a de junio 1491 en Greenwich; 28-a de januaro 1547 en Londono) estis reĝo de Anglio ekde la 22-a de aprilo (la kronado okazis la 24-an de junio) 1509 ĝis sia morto, ĝis la 28-a de januaro 1547. Li iĝis en 1542 ankaŭ reĝo de Irlando, kiun li antaŭe regis kiel Lordo.

Enhavo

Vivo

Li estis la dua filo de reĝo Henriko la 7-a kaj Elizabeta de Jorko. Li iĝis Princo de Kimrio post morto de sia frato Arthur Tudor. Li edzinigis la vidvinon de sia frato, Katarina de Aragono, kun permeso de la papo. Ŝi naskis por li du filojn kiuj abrupte mortis kaj la filinon Maria la 1-a (28-a de februaro 1516 - † 17-a de novembro 1558).

Li esprimis sian vidpunkton en libro kontraŭ la reformacio de Luther, pro kio la papo honoris lin kiel „defendanton de la kredo” (defensor fidei). Ĉar Luther esprimis ofendan respondon, li iĝis ĝismorta malamiko de Luther.

Ĉar Katarina ne povis naski la necesan viran tronposteulon, Henriko postulis divorcon, apogate per juĝo de Stephen Gardiner, kiu la geedziĝon deklaris dekomence malvalida. La papo Klemento la 7-a rifuzis konsenti pri tio, ĉar li estis sub premo de Katarina-a nepo Karlo la 5-a. Post tio Henriko pretendis la gvidpovon por la krono super la eklezio en Anglio kaj eliris de la katolika eklezio. Per la gvidpova akto de 1536, Henriko kreis la anglikanan eklezion, kies ĉefulo estas ekde tiam ĉiam la angla reĝo (aŭ reĝino). Tiam li konfiskis la posedojn (agrojn 1536-1539) de la katolika eklezio, kaj disdonis ilin al la riĉa burĝaro kaj nobeloj. Li persekutis katolikajn kredantojn, tiel ke li ekzekutis la kancelieron Thomas Morus, la humanisman episkopon de Rochester, Fischer kaj multajn aliajn.

En la komencaj jaroj de sia regado, je konsilo de kardinalo Wolsey, li partoprenis en la milito inter la francoj kaj habsburgoj je de flanke de ĉi-lastaj. Dum la foresto de Henriko, kiu en Francio gvidis militiron, la tria princo de Norfolk, Thomas Howard venkis super la skotlanda reĝo Jakobo la 4-a (kiu planis invadon de Anglio), en la Batalo de Flodden Field.

Dum lia regado estis subskribita la Leĝo pri Unuiĝo de 1536, kiu metis Kimrion sub la regpotencon de Anglio, tiel ke la unuaj kimroj aperis en la angla parlamento en 1542.

La edzinoj

Li (fi)famiĝis pro siaj 6 edzinoj.

  1. Katarina de Aragono, filino de la Katolikaj Gereĝoj de Hispanio - ili divorcis
  2. Anne Boleyn (1533) – Ŝi naskis nur filinon (Elizabeto la 1-a (* 7-a de septembro 1533 - † 24-a de marto 1603). Ŝi estis senkapigita pro falsaj akuzoj je kokrado (malfideleco).
  3. Jane Seymour, naskis malsanan filon Eduardo la 6a (* 12-a de oktobro 1537 - † 6-a de julio 1553). Ŝi mortis iom post la nasko.
  4. Anna von Kleve, germana protestantino perita de Thomas Cromwell. Henriko konis ŝin nur pere de pentraĵo kiun li ŝatis, sed li seniluziĝis pri la vivanta modelo. Ili eksedziĝis, sed Anna restis en Anglio kaj postvivis Henrikon je 10 jaroj.
  5. Katharina Howard, kuzino de Anne Boleyn, estis edzinigita nur jam en la divorca monato de 1540 (la 28-an de julio). Ĉar tiutempe la maljuna Henriko nealloge aspektis, la virino trompis lin. Ŝi estis senkapigita la 13-an de februaro de 1542.
  6. Catherine Parr, duobla vidvino (geedziĝo en 1543).

En la lastaj du geedziĝoj naskiĝis neniu infano. La ebla kaŭzo estis la trodikiĝo de Henriko kaj eble aliaj malsanoj. Lia tropezo venis post turnira akcidento en 1536, kie li suferis krurovundiĝon. Aliaj sciencaj fontoj asertas, ke li suferis je skorbuto pro nesufiĉa manĝo de plantaj nutraĵoj. Li havis eĉ rulseĝon.

Henriko mortis en 1547 en Londono kaj estis entombigita en Kastelo Windsor. Liaj tri gefiloj posteulis lin sur la trono, laŭ la testamento: Eduardo la 6-a, Maria la 1-a kaj Elizabeto la 1-a.



Henriko en filmo kaj muziko


Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Komunejo


Eksteraj ligiloj

  http://www.tudor-portraits.com
  http://www.tudorplace.com.ar/aboutHenryVIII.htm
  http://www.archsoc.com/games/Henry.html
  http://members.ozemail.com.au/~tperrott/sirjohn.htm


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net