Hidraŭliko

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Scienco - Fiziko - Mekaniko ---

Tabelo de Hidraŭliko kaj Hidrostatiko, el la enciklopedio de 1728 Cyclopaedia.

Hidraŭliko estas fako de scienco kaj inĝenierado okupiĝanta pri la meĥanikaj ecoj de likvoj. La Mekaniko de Fluaĵoj estas la teoria branĉo kiu donas la ĝeneralajn ecojn, dum Hidraŭliko pli fokusiĝas en la inĝenieran utiligon.

La vorto "hidraŭliko" devenas el la greka ὑδραυλικός' (hydraulikos) kiu siavice venas el ὕδραυλος, kio signifas akvorganon, el ὕδωρ (akvo) kaj αὐλός (tubo).

Historio

La unuaj historie konataj saĝuloj de tiu scienco en la Okcidento estas Ctesibius (ĉ. 270 aK) kaj Herono de Aleksandrio (ĉ. 10–70 de nia erao). En malnova Ĉinio oni povas citi la nomojn de Sunshu Ao (6-a jarcento aK), Ximen Bao (5-a jarcento aK), Du Shi (ĉ. 31 pK), Zhang Heng (78 - 139) kaj Ma Jun (200 - 265 AD), kaj poste Su Song (1020 - 1101) kaj Shen Kuo (1031 - 1095).

En 1619 Benedetto Castelli (1578–1643), lernanto de Galileo Galilei, publikigis la libron Della Misura dell'Acque Correnti ("Pri la mezurado de kuranta akvo"), kiu estas konsiderata la naskiĝo de la moderna hidraŭliko.

Blaise Pascal (1623–1662) estas la ĉefa saĝulo de la nova Hidraŭliko.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net