|
Article on other languages:
|
Tunizia virino kun hiĵab
La vorto hiĵab (حِجَاب, hiĵāb) devenas de la radiko haĵaba, «ŝteli de la rigardo, kaŝi», kaj signifas «ĉiun vualon metitan antaŭ persono aŭ objekto por kaŝi aŭ izoli ĝin». Do la vorto signifas ankaŭ «kurtenon» aŭ «ekranon». HistorioEn la socio de la araba duoninsulo antaŭislama, virinoj havis tre fortan pozicion, liberon kaj rajtojn pli gravajn ol la viroj (malagnoski sian edzon kaj ne male, sekskuniĝi kun la viroj de si mem elektitaj, ktp.). Sed sen rajtoj, la viroj komencis postuli ilin kaj renversis la fluon de la historio ŝanĝante malrapide sian staton. La hiĵab en la KoranoLa hiĵab estas grava laŭ la kunteksto socikultura en kiu ĝi aperas, kaj tiel ne estas fundamenta principo de islamo. Pri la religia signifo, la vorto «hiĵab» troviĝas sepfoje en la Korano. Neniam temas pri la virina vestaĵo, por kiu aliaj terminoj estas uzitaj. Aliflanke, la vorto hiĵab havas la signifon de "kurteno" por indiki la izolaĵon truditan al la edzinoj de la profeto Mohamedo, suratoj 33, 53:
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net