Hinda Oceano

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Hinda Oceano
Hinda Oceano.
Hinda Oceano.
Profundeco 7.209 m
Larĝeco km
Longeco km
Areo 73.556.000 km²
Supra tutaĵo Monda Oceano
Najbaraj tutaĵoj Atlantika Oceano
Suda Oceano
Subaj tutaĵoj
Kontinento Azio
Afriko
Aŭstralio
Antarktido
Ŝtatoj  Barato
 Sudafriko
 Indonezio
 Kenjo
 Madagaskaro
 Maldivoj
 Sri-Lanko
Noto
Alfluantoj

La Hinda Oceano estas oceano inter Afriko, Barato kaj Aŭstralio. Kun areo de 74,9 milionoj da km² ĝi estas la tria plej granda inter la kvin oceanoj. Ĝia volumo estas ĉirkaŭ 291,9 milionoj da km³.

Laŭ interkonsento disigas la hindan oceanon kaj la Atlantikon la longitudo de la Kabo Aguljas (20°E), la hindan kaj la pacifikan oceanon la longitudo de la Kabo South West de Tasmanio, la hindan kaj la sudan oceanon la 60-a suda paralelo.

Enhavo

Insuloj

Mapo de la Hinda Oceano
Reliefmapo de la Hinda Oceano

En la Hinda Oceano estas la jenaj sendependaj insul-ŝtatoj:

Dependaj insuloj inter aliaj estas:

Havenurboj ĉe la Hinda Oceano

Vido al Ĉenajo (la tiama Madraso) el la haveno, 1895

Historio

La Hinda Oceano situas tie, kie iam kuŝis la kontinento Gondvano.

La plej fruaj civilizacioj sur la mondo (tiuj de Mezopotamio, de la antikva Egiptujo kaj de la hinda subkontinento) ĉiuj estiĝis ĉirkaŭ la Hinda Oceano. La Hinda Oceano estas multe pli trankvila ol la Atlantika kaj la Pacifika oceanoj, tiel ke ĝi pli frue estis uzata por ŝipa komerco.

Dum la epoko de la Islama ekspansio la arabaj komercistoj rapide ŝipveturis la tutan oceanon kontaktante tiom kun la orientafrikaj kulturoj kiom kun la riĉaj landoj de HindioIndonezio. Krome Islamo disvastiĝis tra Barato aŭ eĉ Filipinoj oriente kaj al Somalio aŭ kie nun estas Tanzanio sude. Ĉar samtempe (komenco de la Dua Jarmilo) ili kontrolis la tutan sudan flankon de la Mediteraneo, ili ĝuis monopolion de la komerco de aziaj varoj, ekzemple spicoj, kun la tiama Eŭropo. Eŭropanoj kompreneble serĉis manieron trompi tiun monopolion: en 1498 la portugala esploristo Vasco da Gama sukcesis trapasi la unuan fojon por eŭropanoj la sudan parton de Afriko, eniri en la Hinda Oceano kaj tra Mozambiko atingi sian celon, Hindion. Tiamaniere eŭropanoj (portugaloj unuaj, kaj poste britoj, francoj, nederlandanoj, ktp.) komencis unue komerci tra tiu oceano, poste setliĝi en jam kontaktitaj lokoj kaj poste eĉ alpropriĝi de havenurboj kaj poste eĉ de internaj teritorioj, tio estas koloniismo eĉ antaŭ ol en Afriko.

Faŭno

Pro la izoliteco kiun dum jarcentoj kaj jarmiloj ĝuis aŭ suferis kelkaj insuloj de la Hinda Oceano en ili disvolviĝis specifa faŭno (eĉ flaŭro) kun multaj endemismoj ĉefe en Madagaskaro, Reunio, RodrigesoSejŝeloj, eĉ en Sri-LankoIndonezio. Tiu situacio draste ŝanĝiĝis post la alveno de la homo (foje tre bezonanta manĝaĵon) kaj pli malbone kun ĝi venis al tiuj insuloj ankaŭ gregoj, ratoj, katoj, hundoj kaj aliaj bestoj kiuj ŝanĝis la medion kaj eĉ kaŭzis la formortigon de specioj, kiel la fama dodo.

Tertremoj en la Hinda Oceano

Pli detalajn informojn legu en jena artikolo : Tertremo en Hinda Oceano en 2004

Teruraj efikoj havis tertremo en la Hinda Oceano, kiu okazis la 26-an de decembro 2004. Ĝi atingis 9,2 sur la skalo de Richter. La epicentro situis en la maro, proksime de la nordokcidenta pinto de Sumatro. La cunamo kaŭzita de la tertremo mortigis pli ol 300.000 homojn. Pleje suferis de la cunamo Indonezio, Tajlando, Hindio kaj Srilanko. Sed la ondoj atingis eĉ la 5.200 km foran Somalion.


Bibliografio

  • Braun, D., The Indian Ocean (1983)
  • Chandra, S., eld., The Indian Ocean (1987)
  • Chaudhuri, K. N., Trade and Civilization in the Indian Ocean (1985)
  • Cousteau, Jacques-Yves, kaj Diole, Philippe, Life and Death in a Coral Sea (1971)
  • Cubitt, Gerald, Islands of the Indian Ocean (1975)
  • Das Gupta, A., kaj Pearson, M.N., India and the Indian Ocean (1987)
  • Dowdy, W. L., kaj Trood, R., eds., The Indian Ocean (1985)
  • Kerr, A., ed., Resources and Development in the Indian Ocean Region (1981)
  • Nairn, A . E., kaj Stehli, F. G., eds., The Ocean Basins and Margins, Vuelo. 6: The Indian Ocean (1982)
  • Ostheimer, John M., eld., The Politics of the Western Indian Ocean Islands (1975)
  • Toussaint, Auguste, The History of the Indian Ocean, traduko de June Guicharnaud (1966).

Retaj ligoj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
  http://oceanographer.navy.mil/indian.html
La kvin oceanoj
Suda · Arkta · Atlantika · Hinda · Pacifika
Mapo de Hinda Oceano

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net