|
Article on other languages:
|
La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-Ameriko kaj Hispanio.
La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj da usonanoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 procentoj de la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estis iam vaste parolata en Filipinoj, sed nun de nur 0,01% de la loĝantaro. La hispana estas unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), kaj ankaŭ oficiala lingvo de la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de denaskaj parolantoj, ĝi estas la plej vaste parolata latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte. La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido. Akademio nomata Real Academia Española (reĝa akademio hispana) registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde. Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo. En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.
HistorioOni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500–1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj lingvoj. En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj, kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo. En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj. Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio kaj norda Afriko. Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ĝis Madrido. Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn. La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj. OrtografioOni povas resumi la staton de la hispana ortografio per la frazo En español, todo lo que se escribe se pronuncia. (En hispana lingvo, ĉio kio skribiĝas prononciĝas.) Geografia distribuo
Hispana lingvo kaj EsperantoKvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe da vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas : Hispanaj vortoj en Esperantobojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, Don Juano (de Don Juan), Don Kiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreadoro, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo). Identaj vortoj (laŭ litero)al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp. Tre similaj vortojalto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki), que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), té (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp. La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana. La latina ne havas la sonojn [ĵ], [h], kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca – ekzemple, boca [boka] (buŝo), caballo [kabaljo] (ĉevalo), playa [plaja] (plaĝo), ktp. Famaj aŭtoroj de la hispanlingva literaturoPluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
Famaj kantistoj en la hispana lingvoLa hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
Vidi ankaŭEksteraj ligoj
Kategorioj: Latinidaj lingvoj | Hispana lingvo | Lingvoj de Hispanio | Lingvoj de Andoro | Lingvoj de Argentino | Lingvoj de Belizo | Lingvoj de Brazilo | Lingvoj de Bolivio | Lingvoj de Kanado | Lingvoj de Ĉilio | Lingvoj de Kolombio | Lingvoj de Kostariko | Lingvoj de Domingo | Lingvoj de Ekvadoro | Lingvoj de Salvadoro | Lingvoj de Ekvatora Gvineo | Lingvoj de Gvatemalo | Lingvoj de Honduro | Lingvoj de Meksiko | Lingvoj de Maroko | Lingvoj de Nikaragvo | Lingvoj de Panamo | Lingvoj de Paragvajo | Lingvoj de Peruo | Lingvoj de la Filipinoj | Lingvoj de Usono | Lingvoj de la Usonaj Virgulininsuloj | Lingvoj de Urugvajo | Lingvoj de Venezuelo | Lingvoj laŭ alfabeto |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net