|
Article on other languages:
|
Holando estas historia regiono (graflando) de Nederlando. Nuntempe ĝi konsistas el du provincoj, Zuid-Holland (Sud-Holando) kaj Noord-Holland (Nord-Holando). Dank' al la Franca imperiestro Napoleono, en 1806-1810 Nederlando unuafoje estis reĝlando, kun la nomo reĝlando Holando kaj kun lia pli juna frato Ludoviko Napoleono kiel reĝo. Poste la "granda" Napoleono aneksis Nederlandon al Francio. En multaj lingvoj oni uzas tradukon de Holando por indiki tutan Nederlandon, kvankam tio estas nekorekta; en Esperanto tiu kutimo apenaŭ ekzistas. La Esperanta nomo "Holando" estas unuradiko, do "land" en ĝi ne estas aparta radiko. La loĝantoj do nomiĝas "holandanoj". Eksteraj ligiloj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net