|
Article on other languages:
|
Humuro estas komika esprimmaniero, vekanta gajon kaj ridemon. Ofte ĝi baziĝas sur ironio, ŝajnigante seriozecon ĉe absurdaĵoj, sur kontrasto inter laŭdaj kaj mallaŭdaj esprimoj, preskaŭ ĉiam ĝi efikas per surprizo. Humuron utiligas satiroj, anekdotoj, komedioj, amuzaj libroj kaj filmoj, ŝercoj. Humuro povas esti akre sarkasma, sed ne noce malica. La vorto devenas el la latina "humor" (= humido), ĉar la antikvuloj kredis, ke la korpaj sukoj kaŭzas agrablan kaj malagrablan staton de la menso, do bonan kaj malbonan humoron. Konataj estas la humuro de Mark Twain, la nigra humuro de Jonathan Swift, la angla humuro, la humuro de la gabrovanoj, ktp.
Atentinda lingva notoAtentu: En moderna Esperanto humuro kaj humoro estas apartaj nocioj - kontraste al la unuaj jardekoj de la lingvo kiam humoro reprezentis ambaŭ nociojn. Nigra humuroOni nomas 'nigra humuro' tian humuron, kiu baziĝas sur normale neridindaj faktoj aŭ situacioj, kel morto, malsano, senlaboreco, labora ekspluatado, misfortuno ktp. Se ĝi ne malrespektas kruele aliajn personojn (kiel en la kazo de rasismaj aŭ masklismaj ŝercoj), nigra humuro povas esti eĉ tre bona maniero psike sin defendi kontraŭ deprimiĝo, depresio kaj eventuale ankaŭ sinmortigo. Ekzemple, en la kebeka filmo "La barbaraj invadoj", de Denys Arcand, la ĉefrolulo, malsana je kancero, kuŝante sur la lito de hospitala skanilo diras al sia filo : "Sur skanon kristnaske, en tombon paske" (france: "Noël au scanner, Pâques au cimetière") FestivalojKomparu kun:humoro, spritaĵo, anekdoto, komiko, ŝerco, ironio, satiro, moko, parodio, karikaturo, ciniko, Esperanta Humuro Vidu ankaŭ jenon:Eksteraj ligiloj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net