Hungario

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Magyar Köztársaság
Hungara Respubliko
Flago de Pollando Blazono de Hungario
Nacia himno: Isten, áldd meg a magyart
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Budapeŝto
Oficiala(j) lingvo(j) hungara
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo kaj protestantismo
Areo
 % de akvo
93.033 km²
0,74%
Loĝantaro 10.200.000 (2001)
Loĝdenso 109/km²


Horzono UTC+1

UTC+2 (somere)

Interreta domajno .hu
Landokodo HU
Telefona kodo 36
Politiko
Politika sistemo Parlamenta demokratio
Ŝtatestro László Sólyom
Ĉefministro Ferenc Gyurcsány
Nacia tago 20-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Aŭstrio 31-a de oktobro 1918
Ekonomio
Valuto forinto
MEP
- Suma
- Pokapa
laŭ 2008
$ 198.7 mlrd
$ 20.000
Esperanto-movado
Landa E-asocio Hungaria Esperanto-Asocio




Hungario (aŭ Hungarujo, hungare Magyarország [MAdjarorsag] estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Serbio, Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.

Kiel ĉefurbo de Hungario rolas Budapeŝto (kun 2.076 mil enloĝantoj). Pliaj grandaj urboj estas Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).
El la landa loĝantaro de 10,2 milionoj da homoj 99% estas hungaroj. La plej disvastigitaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo.

Enhavo

Vidindaĵoj

Ĉeestas 8 lokoj en Hungario en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO (la datoj signifas la registron al la listo):

  • en Budapeŝto:
    • bordo de la Danubo kaj la mezepoka fortikaĵa kvartalo en Buda, kun la pontoj, Gellért-monto, Tabán kaj Parlamentejo, 1987
    • Andrássy-avenuo de Erzsébet tér (Elizabeta Placo) ĝis Hősök tere (Placo de herooj), 2002
  • en Okcident-Hungario:
    • Benediktanaj abatejo kaj preĝejo en Pannonhalma, la Jarmila Monumento, la Stacioj de la Kruco kaj la Sankta-Maria Kapelo, 1996
    • areo de Lago Fertő/Neusiedlersee (kune kun Aŭstrio), 2001
  • en Sud-Hungario:
    • komplekso de frukristanaj monumentoj en Pécs, la tombeja halo kun pentritaj kameroj, 2000
  • en Orient-Hungario:
    • Hollókő, kun 55 aŭtentikaj (tradiciaj) domoj en la malnova vilaĝo inter la Cserhát-montetoj, 1987
    • stalaktita grotosistemo Aggtelek, etendiĝanta en Slovakion, 1995
    • Nacia Parko Hortobágy, unu el la plej grandaj protektitaj mallong-herbaj ebenaĵoj en Eŭropo, kun la Naŭ-trua Ponto en Hortobágy, la Hortobágy-Ĉardo kaj la Kamparana Muzeo, 1999
    • la vinproduktanta regiono de Tokaj, 2002

Ankaŭ lago Balatono kun Malgranda Balatono estas konata inter aliaj kulturhistoriaj kaj naturaj heredaĵoj. – Vidu ankaŭ la artikolon pri Budapeŝto.

Politiko de Hungario

La Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento. La ĉefministro (gvidanto de ministroj) respondecas pri la agado de la registaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj demisioj.

La parlamento estas unukamera kun 386 parlamentanoj. La parlamentaj balotadoj sinsekvas ĉiun 4-an jaron laŭleĝe kaj la partioj devas atingi 5% por reprezentiĝi en la parlamento.
La du partioj de la nun reganta koalicio en Hungario (ekde 2002) estas: Hungara Socialisma Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallonge MSZP, pron. emespe') kaj la Asocio de Liberaj Demokratoj (hungare Szabad Demokraták Szövetsége mallonge SZDSZ pron. esde'es).
Konstitucia juĝejo 15-membra povas defii leĝojn, kiuj ne konformas al la konstitucio.

Administra subdivido

La lando Hungario estas dividita je 19 departementoj, kiuj estas

Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest, Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala.
La ĉefurbo Budapeŝto estas aparta departemento.
Oni planas reorganizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario je 5–8 pli grandaj regionoj, tiel celante pli bonefike akiri la regon de lando.

Situo de Hungario en Eŭropo

Historio de Hungario

Hungario, 1867-1920

La madjaroj (nomataj kelkfoje la paganaj hungaroj) alvenis en la Karpat-basenon sub la gvido de la ĉeftribestro, Arpado (hungare Árpád). Tio okazis fine de la 9-a jarcento (895), poste la madjaroj disrajdis (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabi okcidentan Eŭropon. Tio daŭris ĝis 955, kiam germanoj haltigis la madjarojn en la batalo de Augsburg. La reĝa Hungario fondiĝis en 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento okupis Kroation, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj.

La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita je tri partoj inter Aŭstrio, la Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (legu pli) kun la Habsburgoj kaj kondukis al estigo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio ĝi perdis grandan parton de sia teritorio.

Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la Entento kaj transdonis la potencon al la socialistoj kaj komunistoj. Hungario batalis sola kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la enpotenciĝon de Miklós Horthy (guberniestro de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito denove je la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en 1944) kaj Hungario perdis ĉ. 1 miliono da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La sovetaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute liberigis la landon printempe de 1945.

La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ Sovetio kaj por la sendependa Hungario, gvide de Imre Nagy, ĉefministro. Sovetaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio János Kádár, kiu eĉ ekzekutigis je Imre Nagy en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (sovetaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 70-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 80-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994, 2002 kaj 2006 venkis la socialisma partio en la parlamentaj balotadoj.

Gravaj internaj kaj eksteraj ligoj


Mapo de Hungario

Dosiero:hu-mapo1.gif


Ŝtatoj en Eŭropo Eŭropo
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgo | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo
Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro
lokigo de Hungario en Eŭropo


Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Retaj ligiloj

  www.esperanto.hu
  informiloj pri hungaraj urboj en Esperanto
  oficialaj paĝoj de la nacia asembleo


Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de legindaj artikoloj.

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net