I

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Dosiero:Latin alphabet Ii.png

Latina aboco
  A B C D  
E F G H I J
K L M N O P
Q R S T U V
  W X Y Z  

Vidu ankaŭ jenon:

I-karakteraj radikoj

Ĉe tipaj I-karakteraj radikoj la I-formo kaj la O-formo estas esence samsignifaj, t.e. la signifo de la O-formo, aŭ unu el ĝiaj signifoj, estas pli-malpli identa al la signifo de la responda I-formo, krom ke la du formoj kondutas gramatike malsame. En la plej tipaj okazoj la I-formo montras faradon de ia ago, kaj la O-formo estas nomo de tiu sama ago, do esence samsignifa kiel O-formo kun AD-sufikso (krom la eventuala daŭreca nuanco de AD). Estas ankaŭ malpli tipaj okazoj, en kiuj la signifo de la I-formo estas ekz. stata, senta aŭ alimaniere agosimila. Ekzemploj:

MONTR - montri kaj montro esprimas la saman agon. RID - ridi kaj rido esprimas la saman agon. VIV - vivi kaj vivo esprimas la saman agon. DEMONSTR - demonstri kaj demonstro esprimas la saman agon. DEMONSTRACI - demonstracii kaj demonstracio esprimas la saman agon (la saman kiel tiu de demonstri kaj demonstro). ROTACI - rotacii kaj rotacio esprimas la saman agon. AM - ami estas la ago havi certan senton, amo estas tiu sento mem.

En multaj okazoj la O-formo de I-karaktera radiko havas, apud aga aŭ agosimila signifo, ankaŭ signifon de io ne-aga kun tre proksima rilato al la ago, ekz. rezulto aŭ alispeca manifestiĝo de la ago. Ekzemploj:

KONSTRU - konstrui estas ago, konstruo estas aŭ tiu sama ago, aŭ rezulto de tia ago, aŭ maniero en kiu tia ago okazas. ELEKT - elekti kaj elekto estas ambaŭ agoj, sed elekto ankaŭ povas montri tion, kion oni elektas. DIFEKT - difekti estas ago, difekto estas aŭ nomo de tiu ago, aŭ rezulto de tiu ago. En iaj okazoj la signifo de la O-formo de I-karaktera radiko ne estas tiu de la efektiva ago montrata de la I-formo, sed nur rezulto aŭ manifestiĝo de la ago. Ekzemploj:

KONFUZ - konfuzi estas la ago kaŭzi certan staton/senton, konfuzo estas tia stato/sento (sed apenaŭ uziĝas por la ago kaŭzi tian staton). EMBARAS - embarasi estas la ago kaŭzi certan staton, embaraso estas tia stato (sed apenaŭ uziĝas por la ago kaŭzi tian staton). BAR - bari estas la ago meti malhelpaĵon por io, baro estas konkreta aŭ abstrakta afero, kiu baras. PROFIT - profiti estas la ago ricevi utilon aŭ gajnon de io, profito estas tia utilo aŭ gajno. STAMP - stampi estas la ago fari markon per stampilo, stampo estas marko tiel farita. VERK - verki estas la ago krei ion sciencan aŭ artan, verko estas scienca aŭ arta produkto de verkado. PAK - paki estas la ago kunligi aferojn malvaste per io ĉirkaŭanta ilin, pako estas aro de tiel kunligitaj objektoj. Rimarku: Kiam la Akademio de Esperanto kompilis la Bazan Radikaron Oficialan, ĝi, kontraŭ la kutimoj en vortaroj, ne rigardis tiajn ĉi radikojn kiel I-karakterajn, ĉar la O-formo ne povas montri la koncernan agon, sed elektis prezenti tiajn ĉi radikojn en O-finaĵa formo. Efektive tiajn ĉi radikojn oni povas egale rigardi kiel I-karakterajn aŭ O-karakterajn. Jam Zamenhof tiel parolis en Lingva Respondo pri la radiko STAMP.

Ĉe I-karakteraj radikoj la A-formo tipe havas signifon tre elastan kaj varian, ekz. "rilata al la ago", "faranta la agon", "tia kiel la ago", "havanta econ rilatan al la ago" k.s. Ekzemploj:

MONTR - montra = servanta por montri, rilata al montrado, k.s. ROTACI - rotacia = rilata al rotaciado, rotacianta, k.s. AM - ama = rilata al amo aŭ amado, amanta, k.s. Ĉe iuj I-karakteraj radikoj la A-formo havas tute ecan signifon. Tiam temas ofte pri eco, kiu povas esti rezulto de la koncerna ago, sed la A-formo montras tiun econ mem aparte de la koncerna ago. Ekzemploj:

SUSPEKT - suspekta = tia, ke ĝi vekas suspekton. FIKS - fiksa = nemovebla (tia, kia io povas fariĝi pro fiksado). KOMPLIK - komplika = malsimpla (tia, kia io povas fariĝi pro komplikado). KOREKT - korekta = senerara (tia, kia io povas fariĝi pro korektado), rilata al korektado, korektanta, k.s. Rimarku: Iuj ĉi tiaj pure ecaj uzoj de I-karakteraj radikoj estas de multaj rigardataj kiel eraraj aŭ evitindaj.

Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
I sub la gloso I
  http://www.geocities.com/quartierlatin1968/Lytherennow.htm
  http://www.wam.umd.edu/~rfradkin/alphapage.html
  http://www.ancientscripts.com/greek.html

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net